József Nagy (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Nagy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1818 (1818-07-25)
en Nitro
Morto 11-an de februaro 1892 (1892-02-11) (73-jaraĝa)
en Nitro
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ginekologo
vdr

József NAGY [jOĵef nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy József estis hungara kuracisto, akuŝisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia nobela antaŭnomo estis chrenóczy.

József Nagy [1] naskiĝis la 25-an de julio 1818 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nyitra en Slovakio). Li mortis la 11-an de februaro 1892 en Nyitra.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Nagy frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno, kie li ricevis diplomon en 1840. Li hejmenvenis kuracadi al sia naskiĝurbo. En 1848 li estis elektita ĉefkuracisto. Li strebis por financa ebleco de kuracado de malriĉuloj. Li verkis artikolojn al kuracistaj periodaĵoj. Krome li interesiĝis pri la literaturo. En 1890 li retiriĝis jam malsana. En 1886 li ricevis la titolon reĝa konsilanto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Einige Ansichten über das epidemische Wechselfieber und dessen Ursachen (1853)
  • A keleti marhavész, marhadög, marhapestis, paczal-aszály (1863) - (ankaŭ slovake
  • Népiskolai közegészségi szabályok (1870)
  • Nyitramegye lakosságának egészségi állapotára károsan ható viszonyokról, ezek megszüntetését czélzó indítványokkal (1883)

Fontoj[redakti | redakti fonton]