József Nyirő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Nyirő
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1889 (1889-07-28)
en Jimbor
Morto 16-an de oktobro 1953 (1953-10-16) (64-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Transylvanian Party vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NYIRŐ József (njiro) estis rumanuja hungara verkisto, publicisto naskita en Székelyzsombor la 18-an de julio 1889 kaj mortinta la 16-an de oktobro 1953 en Madrid.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Nyirő abiturientiĝis en romia katolika ĉefgimnazio de Székelyudvarhely en 1907 kaj poste li studis teologion en Gyulafehérvár kaj Vieno en Pázmáneum. Komence li instruis religion en Nagyszeben, kie redaktis ekleziajn gazetojn Egyházmegyei Tudósító kaj Pfarrb-ter (1913). Sekvantan jaron li estis instruisto pri religio en Beszterce kaj poste parokestro en Kide. En 1919 li ekspastriĝis kaj edziĝis. La eklezio ekskomunikis lin kaj nur antaŭ lia morto absolvis lin, laŭ lia peto, papo Pio la 12-a. En konkurso de Zord Idő per novelo Haldoklik a székely li gajnis la unuan premion (1920) kaj fariĝis fondanto de Kaláka Kiadóvállalat, kiu aperigis la gazeton Vasárnap. Same li gajnis unuan premion per noveloj Értelek virág, poste Rapsonné rózsája en konkurso de prihistoriaj noveloj de Ellenzék. Li fariĝis interna kunlaboranto de Keleti Újság, unu el la fondintoj de ESZC, ĉefredaktoro de Pásztortűz (1923-24), ano de Erdélyi Irodalmi Társaság kaj de KZST. Ekde 1928 estis gvidanta kunlaboranto de Erdélyi Helikon. Ekde 1931, post rezigno pri la redaktora laboro, kaj li mastrumadis en bieno heredita en Alsórákos. Kelktempe kun sia familio li loĝis en Székelyudvarhely kaj nur post jaroj reiris al Keleti Újság, kies respondeca redaktoro li estis inter 1939 kaj 1942. En 1941 – post la viena arbitracio – kiel invitita deputito iĝis ano de hungara landkunveno kaj translokiĝis Budapeŝton. En 1942-43 li estis ĉefredaktoro de la politike dekstratendenca gazeto Magyar Erő, en 1944 ĉefkunlaboranto de la same dekstra Magyar Ünnep. Ankaŭ post la puĉo fare de Ferenc Szálasi restis en la parlamento. Kelktempe li vivis en Germanujo, sed 1950 trairis al Madrido, kie li estis kunlaboranto de hungarlingva dissendo de Hispana Nacia Radio. Inter 1946-49 estis kunredaktoro de Magyar Harangok kaj fonda prezidanto de Eldonejo Kossuth (1952) en Cleveland.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jézusfaragó ember (elb., Bp., 1924)
  • A sibói bölény (r., I – II., Kolozsvár, 1928 – 29);
  • Isten igájában (r., Kolozsvár, 1930);
  • Kopjafák (elb., Kolozsvár, 1933);
  • Uz Bence (r., Székelyudvarhely, 1933);
  • Az én népem (r., Bp., 1935)
  • Székelyek (novellák, Kolozsvár, 1936);
  • Havasok könyve (elb., Bp., 1936);
  • Júlia szép leány (színmű, Bp., 1939);
  • Madéfalvi veszedelem (r., Bp., 1939);
  • Halhatatlan élet (r., Bp., 1941);
  • Néma küzdelem (r., Bp., 1944);
  • A zöld csillag (Madrid, 1950);
  • Íme az emberek (Madrid, 1951);
  • Mi az igazság Erdély esetében (tanulmányok, Cleveland, 1952);
  • Leánykérés a havason (elbeszélések Pomogáts Béla bevezetőjével, Bp. 1989).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tabéry Géza: Erdélyi Helikon (1933);
  • Tóth Ervin: Ny. J. (Hajdúnánás, 1934);
  • Schöpflin Aladár: Nyugat (1937);
  • Bóka László: Szép Szó (1937);
  • Németh László: Készülődés (1941);
  • Illés Endre: Krétarajzok (Bp., 1957).
  • Pomogáts Béla: Nyírő József, a székely nép krónikása. Csíkszereda, 2005.

Fontoj[redakti | redakti fonton]