József Palotai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Palotai [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palotai József estis hungara teologo, pastro, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1853). Lia origina familia nomo estis Purgstaller.

József Palotai [1] naskiĝis la 26-an de junio 1806 en Kőszeg. Li mortis la 11-an de aprilo 1867 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Palotai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li aliĝis al piaristoj en 1822, post 2 jaroj li ekinstruis en Temesvár, baldaŭe en Kolozsvár. Li plulernis unue en Kolozsvár, poste en Pest (urbo). En 1829 li pastriĝis en Vác. En 1833 li denove plulernis en Pest, kie li doktoriĝis. Li instruis en diversaj lernejoj, fine en universitato de Pest ekde 1848. Inter 1853-1855 li instruis en Szeged, kie estis ankaŭ rektoro. Baldaŭe li instruis en aliaj urboj. Li ricevis premion en 1865.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A bölcsészet elemei (1843) - 6 libroj
  • Szépészet, azaz aesthetica (1850, 1875)

Fontoj[redakti | redakti fonton]