József Petrétei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Petrétei
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1958 (1958-10-10) (65-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikologo • politikisto
vdr

József Petrétei [jOĵef petrEtei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrétei József estas hungara politikisto, ministro, profesoro, juristo, politologo.

József Petrétei [1] Arkivigite je 2012-11-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de oktobro 1958 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Petrétei studis en Universitato de Pécs, kie li doktoriĝis en 1983, poste li plulernis en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd inter 1984 kaj 1987, fine li studis en Trier. En 1996 li akiris diplomon pri politologio, poste PhD-n en Pécs en 1998. Li komencis instrui ekde 1984 en Universitato de Pécs, kie en 1996 li iĝis vicdekano, post 2 jaroj li ricevis la rangon docento, krome li iĝis katedrestro, fine li estis dekano en 2002. Li interrompis la universitatajn jarojn inter 2004 kaj 2007, ĉar li estis nomumita ministro pri justico (en la lasta jaro ministro pri justico kaj enlandaj aferoj (kuntirita ministerio)). En 2009 li ricevis la rangon universitata profesoro. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország alkotmányjoga I. Alapvetés, alkotmányos intézmények (2013), ISBN 978-963-89912-0-1
  • Jogalkotástan. (2004), ISBN 9639542377
  • A törvényhozás elmélete és gyakorlata a parlamentáris demokráciában (1998)
  • Az alkotmányos demokrácia alapintézményei (2009) ISBN 9789639542495

Fontoj[redakti | redakti fonton]