József Réti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Réti
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1925 (1925-07-08)
en Ploiești
Morto 5-an de novembro 1973 (1973-11-05) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo József Réti
Okupo
Okupo operkantisto • universitata instruisto
vdr

RÉTI József [pr. re:ti] Redl estis hungara operkantisto (tenoro), altlerneja instruisto naskiĝinta en Ploieşti (Rumanujo) la 8-an de julio 1925 kaj mortinta Budapeŝto la 5-an de novembro 1973.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

József Réti debutis kiel solisto de la Honvedesemblo. Li debutis en 1953 en Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj restis ĝis la fino de sia vivo ties solisto. Kiel lirika tenoro aperis en rolo de grafo Almaviva (Rossini: A szevillai borbély). Li elstariĝis kiel Mozart-tenoro, kaj li kantis preskaŭ ĉiujn Mozart-rolojn. El spintopartioj li kantis la rolojn Rodolphe (Puccini: Bohémélet); Edgar (Donizetti: Lammermoori Lucia), Des Grieux (Puccini: Manon Lescaut). Ekde 1964 Réti instruis en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt kiel posteulo de Endre Rösler. En la jaroj de 1960–70-aj li estis la plej serĉata oratorisolisto.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Distingiga diplomo en konkurso Schumann, Berlino, 1956;
  • Ormedalo en la kantkonkurso de Moskvo, 1957;
  • Liszt Ferenc-premiito (1961);
  • Meritartisto (1968).

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

Liaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.