József Révai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Révai
Persona informo
Naskonomo Lederer József
Naskiĝo 12-an de oktobro 1898 (1898-10-12)
en Budapeŝto
Morto 4-an de aŭgusto 1959 (1959-08-04) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto
vdr

József Révai [jOĵef], hungare Révai József estis hungara politikisto, ĵurnalisto, historiisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio.

József Révai naskiĝis kiel Lederer József la 12-an de oktobro 1898 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de aŭgusto 1959 en Balatonaliga (nuntempa parto de Balatonvilágos).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Révai devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Vieno kaj Berlino. En 1917 li aliĝis al rondo de Lajos Kassák, poste li estis unu el la fondintoj de komunista partio. Li redaktis partian periodaĵon. Li estis partoprenanto en Hungara Sovetrespubliko, tial poste li rifuĝis al Vieno. Ankaŭ tie li redaktis periodaĵojn kaj li havis taskojn de la komunistoj. En 1930 li estis arestita kaj kondamnita je malliberejo en Hungario. En 1934 li iris al Moskvo kaj Prago. Dum la 2-a mondmilito li redaktis hungarlingvajn dissendojn de Radio Moskvo. Hejmenveninta li havis gravajn postenojn en la partio kaj li redaktis centran ĵurnalon de la partio. Li estis parlamentano inter 19451963, dume ankaŭ ministro ĝis 1953. Li unusola estris la hungaran kulturon tiutempe. Li ricevis premion Kossuth en 1949, inter 1946-1958 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Marxizmus és magyarság (Marksismo kaj hungareco) 1946
  • Élni tudunk a szabadsággal (Ni povas kunvivi kun la libereco) 1949
  • Válogatott irodalmi tanulmányok (Elektitaj literaturaj studoj) 1960
  • Válogatott történelmi írások I-II. (Elektitaj historiaj studoj 1-2) 1966

Fontoj[redakti | redakti fonton]