József Romhányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Romhányi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1921 (1921-03-08)
en Nagytétény
Morto 7-an de majo 1983 (1983-05-07) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Ágnes Romhányi vd
Profesio
Okupo scenaristotradukisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József ROMHÁNYI [jOĵef romhAnji], hungare Romhányi József, Esperante Jozefo Romhányi estis hungara poeto, tradukisto, libretisto kaj verkisto.

József Romhányi naskiĝis la 8-an de marto 1921 en Nagytétény, kiu estas nun apartenaĵo de Budapeŝto. Li mortis la 7-an de majo 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li lernis muzikon en Budapeŝto, lia unua laborloko estis en Hungara Radio, kie li longe laboris. Li verkis aŭ tradukis tekstojn de diversaj operoj, oratorioj, filmoj, ŝlagroj. Tiuj verkoj prezentitaj nombris 211. Oni aprezas lin, kiel majstro de rimoj.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szamárfül (Azeno-orelo), pribestaj poemoj, rimoj, 1983, poste 7 eldonoj
  • Doktor Bubó (Doktoro Bubó), televizia serio 1979
  • A Mézga család (Familio Mézga), 1974 kaj simile aliaj popularaj televiziaj serioj
  • diversaj libretoj
  • aparte menciindaj du ŝlagroj: Két vallomás (Du konfesoj) kaj Párizsban szép a nyár (En Parizo estas bela la somero)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio