József Sándorffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SÁNDORFFY József [pr. ŝandorffi], Sándorffi estis hungara teatroluanto, mecenato naskiĝinta en Hegyközújlak la 20-an de aprilo 1767 kaj mortinta en Nagyvárad la 30-an de novembro 1824.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

József Sándorffy estis amiko kaj kuracisto de poeto Mihály Csokonai Vitéz, ekde 1805 ĉefkuracisto de departemento Bihar. La 1-an de februaro 1814 li luis la teatron de Debrecen por dek jaroj. Li ludigis alterne la trupojn de Mihály Vándza, poste de György Éder en Debrecen kaj Nagyvárad, sed ili gastludis ankaŭ en Arad kaj Szeged. La libraron de teatro kaj la scenejajn necesaĵojn li riĉigis el propraj elspezoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]