József Samassa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Samassa
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1828 (1828-09-30)
en Zlaté Moravce
Morto 20-an de aŭgusto 1912 (1912-08-20) (83-jaraĝa)
en Eger
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Baziliko de Eger
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio
Alma mater Universitato de VienoPázmáneum
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

József Samassa [jOĵef ŝamaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Samassa József estis hungara pastro, kanoniko, ĉefepiskopo, instruisto, parlamentano, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1906).

József Samassa [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1828 en Hungara reĝlando en Aranyosmarót (nuntempa Zlaté Moravce en Slovakio. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1912 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Samassa frekventis eklezian altlernejojn en Nagyszombat kaj Vieno. Li pastriĝis en 1852, poste li instruis en gimnazio, ekde 1859 jam en universitato en Pest (urbo). Inter 1869-1872 li estis parlamenta deputito, dume li ricevis postenon en la ministerio en 1869. Baldaŭe li iĝis kanoniko en Esztergom, en 1871 episkopo, fine post 2 jaroj ĉefepiskopo en Eger. Baldaŭe li ricevis ankaŭ altajn ekleziajn titolojn, krome ekde 1872 li estis senatano.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Votum ad synodum Provincialem Strigonii celebrandam de matrimoniis mixtis, nominatim de petenda dispensatione et de assistentia parochi in iisdem contrahendis (1858)
  • Palaestina, quam in usum auditorum suorum strictim descripsit (1860)
  • Epistola, quae instructionem pro congregationibus pastoralibus exhibet (1872)
  • Zárbeszéd, melyet az egri egyházmegyei papság nyugdíjintézete ügyében 1888, okt. 23. Egerben tartott közgyűlésén mondott (1888)
  • Sugarak. Szemelvények... irataiból és beszédeiből 1873-1898 (1898) - elekto el verkoj de 25 jaroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]