József Stoczek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Stoczek [jOĵef stocek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stoczek József estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1858, ordinara en 1860, direktora en 1872) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo aperis ankaŭ kiel József Sztoczek.

József Stoczek

József Stoczek [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1819 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Li mortis la 11-an de majo 1890 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Stoczek frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis en porpastra lernejo en Pécs ekde 1835. Post 5 jaroj li forlasis la pastran lernejon kaj en Buda li lernis en industria lernejo ricevinta diplomon en 1844. Post 3 jaroj li samloke instruis fizikon. En 1857 la lernejo transformiĝis al politeknika universitato, kie li instruis jam kiel profesoro. En la lernojaroj 1871, 1875 kaj 1878 li estis nomita rektoro. En 1885 li iĝis senatano.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Utasítás meteorologiai észleletekre (1861)
  • Műszaki természettan

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.