József Szent-Ivány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Szent-Ivány [jOĵef sent-ivAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szent-Ivány József estis hungara entomologo, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1988).

József Szent-Ivány [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis en 1988 en Adelaide.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szent-Ivány frekventis universitatojn en Vieno kaj en sia naskiĝurbo. Li doktoriĝis kaj ricevis diplomon 1936 en Budapeŝto. Inter 1938-1942 li studvojaĝis al diversaj eŭropaj landoj. En 1943 li iĝis privata profesoro en universitato de Szeged. Post la 2-a mondmilito li trifoje esplorvojaĝis al Papuo-Nov-Gvineo, kie li kolektis precipe papiliojn. Baldaŭe li ricevis postenon en Papuo-Nov-Gvineo, kie li pensiuliĝis en 1966. Li okupiĝis ankaŭ pri medioprotektado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • ĉ. 200 fakartikoloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.