József Szinnyei (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Szinnyei [jOĵef sinjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szinnyei József estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro, membro (korespondanta en 1916, ordinara en 1928) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis József Szinnyei (lingvisto), lia avo estis József Szinnyei.

József Szinnyei [1] naskiĝis la 6-an de marto 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de marto 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szinnyei frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1898-1904, poste li eklaboris en la sama urbo en kliniko. En la studjaro 1906 li studvojaĝis helpe de stipendio al Munkeno, Berlino, Berno. Post 2 jaroj li eklaboris en Malsanulejo Rókus. Baldaŭe li estis nomita ĉefkuracisto en alia malsanulejo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bélbetegségek (1904)
  • A mellhártya-endothelioma kórképéről (1906)
  • Anaemia perniciosa esete (1909)

Fontoj[redakti | redakti fonton]