József Török (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Török
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1813 (1813-10-14)
en Dolný Hrádok
Morto 14-an de marto 1894 (1894-03-14) (80-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Pál Török
Okupo
Okupo kuracisto • natursciencisto
vdr

József Török [jOĵef torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török József estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro, membro (korespondanta en 1843, ordinara en 1858) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Pál Török (episkopo). József Török [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1813 en Hungara reĝlando en Alsóvárad (nuntempa parto de Tekovský Hrádok en Slovakio). Li mortis la 14-an de marto 1894 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Török frekventis kalvinanan altlernejon en Debrecen, poste en 1836 universitaton Pest (urbo). Li iĝis kuracisto, poste li plulernis en Berlino kaj Parizo por esti kirurgo. Hejmenveninta li kuracadis en Pest, krome li faris ankaŭ vortaristan laboron kune kun Pál Bugát. En 1847 li ekinstruis en altlernejo de Debrecen. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis ĉefkuracisto en la armea hospitalo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország közgazdaságilag nevezetes termékeiről (1844)
  • A két magyar haza elsőrangú gyógyvizei és fürdőintézetei... (Altkvalitaj kuracakvoj kaj banlokoj de ambaŭ hungaraj patrujoj), (1848) - premiita verko
  • Népszerű ember-élettan (1881)

Fontoj[redakti | redakti fonton]