József Thury

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Thury [jOĵef turi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thury József, (malofte Thúry József) estis hungara lingvisto, instruisto, bibliotekisto, profesoro, membro (korespondanta en 1903) de Hungara Scienca Akademio.

József Thury [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1861 en Makád. Li mortis la 22-an de majo 1906 en Hungario en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Thury frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li multe lernis de Ármin Vámbéry. En 1884 li studvojaĝis al Turka Imperio, hejmenveninta li instruis la turkan lingvon. Ekde 1887 li instruis laŭvice en gimnazioj de Nagykőrös kaj Kiskunhalas. Inter 1899-1905 li estis lerneja bibliotekisto. Antaŭ sia morto li estis nomita universitata profesoro. Li okupiĝis precipe pri la turka lingvo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kasztamuni-i török nyelvjárás (1885)
  • Török történetírók. Török-magyar kori történelmi emlékek. (1893-96) - tradukaĵo
  • A székelyek eredete (1898)
  • A közép-ázsiai török irodalom (1904)
  • Szelaniki Musztafa leírása Szigetvár ostromáról (1979) - tradukaĵo
  • Török hadak Magyarországon, 1526-1566 : Kortárs török történetírók naplórészletei (1985) - tradukaĵo
  • A magyarok eredete, őshazája és vándorlása (Origino, prapatrujo kaj migrado de la hungaroj), (1988)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]