József Tisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Tisza
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1914 (1914-02-27)
en Szolnok
Morto 27-an de novembro 1980 (1980-11-27) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista PartioPartio de Hungaraj Laboristoj • Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Tisza [jOĵef tisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tisza József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

József Tisza [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1914 en Szolnok. Li mortis la 27-an de novembro 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Tisza frekventis bazlernejon, poste li eklaboris. En 1932 li aliĝis al la komunistoj. En la sekva jaro pro malpermesita politikado li estis kondamnita je prizono. En 1935 li aliĝis ankaŭ al sindikato. En 1940 li denove arestiĝis, en 1944 li soldatiĝis, kie li sukcese rifuĝis al Sovetunio. En la malfrua 1944 en Orosháza li aranĝis la komunistan partion. Inter 1946-1967 li estis parlamenta deputito, dume li havis diversajn ŝtatajn aŭ partiajn postenojn, eĉ inter 1952-1954 li estis ministro. En 1967 li pensiuliĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.