József Viola

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VIOLA József estis hungara kuracisto, akademiano korespondanta (1838) naskita en Marosvásárhely la 15-an de marto 1770 kaj mortinta en Moldavio en 1849.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Viola studis en Pest (urbo) kaj Vieno, poste li iĝis regimentkuracisto de generalo Laudon batalanta kontraŭ la turkoj en 1787. Li estis kuracisto en 1801 en Transilvanujo, en 1806 en Bukovino, de 1808 ĝis 1834 kiel intimulo de reganto Mihail Sturdza li estis la ĉefkuracisto de malsanulejoj de Moldavio. En 1834 li akompanis la reganton al Konstantinopolo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Diaetik für einen Regenten (Jassy, 1833).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]
  • Szinnyei[2]