József Zichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Zichy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1841 (1841-11-13)
en Bratislavo
Morto 11-an de novembro 1924 (1924-11-11) (82-jaraĝa)
en Voderady
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Deák Party vd
Familio
Patro Szerafin Ferenc Zichy vd
Gefratoj Ágost Zichy • Theodor Zichy vd
Edz(in)o Ilona Odescalchi, Princess Odescalchi vd
Infanoj Count Julius Zichy • Clara Gräfin Zichy zu Zich und Vásonykeö vd
Profesio
Okupo politikisto • esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo József ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, guberniestro. Lia nobela antaŭnomo estis vásonkői. Li estis kuzo de Géza Zichy. József Zichy [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1841 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 11-an de novembro 1924 en Vedrőd (nuntempa Voderady en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Zichy komence lernis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Vieno. Post lernado li vojaĝis longe ekzemple en Turka Imperio, Grekio, Palestino, Rusa Imperio, Egipto, Germana Regno. Hejmenveninta li havis postenojn en supera juĝejo. Ekde 1867 li laboris en ministerio, tiutempe li estis elektita parlamenta deputito. Li estis guberniestro de Fiume ekde 1870, kiu estis tiam apartenaĵo de Hungara reĝlando (nuntempa Rijeka en Kroatio). Inter 1872 kaj 1874 li estis ministro pri agrikulturo, industrio kaj komerco, foje ministro pri laboro kaj transporto. Inter 18891893 li estis ĉefdepartementestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]