Jöns Jacob Berzelius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jöns Jacob Berzelius
Unu el la fondintoj de la moderna kemio
Unu el la fondintoj de la moderna kemio
Persona informo
Jöns Jacob Berzelius
Naskiĝo 20-a de aŭgusto 1779
en Linköping, Väfversunda, Östergötland,  Svedio
Morto 7-a de aŭgusto 1848
en Stokholmo,  Svedio
Tombo tombejo de Solna vd
Etno svedoj vd
Lingvoj svedafranca vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Edz(in)o Elisabeth Berzelius vd
Profesio
Okupo kemiisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • kuracistoapotekisto vd
Laborkampo kemio vd
Aktiva en Stokholmo vd
Doktoreca konsilisto Johan Afzelius vd
Verkado
Verkoj Undersökning af några i trakten kring Fahlun funna fossilier, och af deras lagerställen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jöns Jacob BERZELIUS (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1779 en Linköping, Väfversunda, Östergötland, mortis la 7-an de aŭgusto 1848 en Stokholmo) estis sveda mineralogo, kuracisto, kemiisto kaj fondinto de la moderna kemio, formulinte kune kun John Dalton, Antoine Lavoisier, kaj Robert Boyle, kelkajn el ties fundamentaj konceptoj. Li ankaŭ malkovris la kemiajn elementojn Cerion (1803), Torion (1828) kaj Boron en 1824.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵo de urbo Stokholmo en la 16-a jarcento,

Berzelius naskiĝis en bonedukita familio sed li perdis siajn gepatrojn kiam li estis ankoraŭ infane. Kiam li estas 12-jara, li sendiĝas al lernejo en Linköping, kaj kiam li estis deksep-jara (1796), li komencas sian studojn pri medicino en la Universitato de Upsalo kaj samtempe li vizitadas la kemian laboratorion de Johan Afzelius, kie li komencas preni guston por ĉi-disciplino. Frue li komencis fari multajn eksperimentojn kaj en 1800 li fariĝis konata dank'al la observoj al la mineralaj akvoj de la feristacio en urbo Medevi. Liaj studoj pri kemio finiĝis en la sama tempo kiel siaj studoj pri medicino, kaj tial li doktoriĝis en 1802.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Berzelius komencis sian karieron kiel fizikiston, sed lia esploroj pri fiziko-kemio estis signife pli longedaŭraj en la elvolviĝo de la objekto. Li speciale sin dedicis al la studado pri determinado de la atompezoj. Liaj eksperimentoj kondukis al pli kompleta priskribo de la principoj je la stekiometrio kaj en la kampo de kemiaj proporcioj de la komponantoj. En 1803, Berzelius elmontris la potencon de elektrokemia ĉelo por malkomponi la kemiaĵojn en paroj da elementoj elektre kontraŭaj.

La laboroj de Berzelius rilate al la atompezoj kaj lia teorio pri la elektrokemia dualismo rezultis en la moderna sistemo pri la notacio de la kemia formulo kiu povas difini la komponadon el ia ajn kemiaĵon kaj kvante, elmontrante la elementojn elektrokemie kontraŭajn, kaj kvalite, elmontrante la proporciojn laŭ kiu la elementoj unuiĝas. Lia sistemo mallongigis la latinajn nomojn de la kemiaj elementoj uzante unu aŭ du literojn kaj aplikante supersignojn por signigi la numerojn de atomoj el ĉiu ĉeestanta elemento kaj en la acidkarakteraj ingrediencoj kaj en la bazkarakteraj.

La intereso de Berzelius pri mineralogio estis la brulaĵo kiu nutris liajn analizoprocedojn kaj preparadojn de novaj komponaĵoj. Li estis strikte empiria kaj insistis ke ĉia nova teorio devas kongrui kun la evoluo de la kemia konado. Tial, li disvolvis klasikajn analizajn teknikojn kaj esploris la izomerismon kaj la katalizajn procedojn, fenomenojn kiuj ŝuldas al ti tiajn alnomojn. Li fariĝis membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio, en 1808, kaj ekde 1808 li aktivis kiel ties ĉefa funkciulo kaj vivodaŭra sekretario. En Svedio li estas konata kiel la patro de la sveda kemio. La tago 20-a de aŭgusto estas dediĉita al li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj