Jörg Reddin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orgeno en la Bach-kirko en Arnstadt, ĉefa deĵorloko de Bach-kantoro!
Memorigtabulo pri eminenta antaŭulo de Reddin en la Bach-kirko, pri Johann Sebastian Bach mem.

Jörg Fritz REDDIN (naskiĝinta en 1973 en Rostock) estas germana muzikisto kaj kantisto kaj la aktuala kantoro ĉe la Bach-kirko en Arnstadt, kie samafunkcie jam deĵoris Johann Sebastian Bach mem.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1985 li unuafoje ricevis instruadon pri pianludo kaj komencis en 1988 trejnadon kiel orgenisto ĉe Christiane Werbs, Erich Piasetzki, Fritz Abs kaj Eva Schad. Post du profesiaj trejnadoj kiel ofseta presisto kaj kontisto li ekkonis ke tio certe ne estus daŭre kontentiga okupiĝsfero. Tial li intense okupiĝis pri orgenludado dum tiu tempo ŝatokupe. En 1996 oni aljuĝis al li la unuan rangon ĉe la orgenludadkonkurso internacia de la hansaj urboj en Elburg.

Artista trejnado[redakti | redakti fonton]

De aŭtuno 1997 ĝis somero 2001 li studis eklezian muzikon ĉe la Altlernejo pri muziko kaj teatro en Hamburgo, i.a. ĉe Jan Ernst (orgeno) kaj Wilfried Jochens (kanto). Erasmus-stipendio permesis al li iri Vienon en oktobro 2001, kie li studis ĉe la profesoroj Michael Radulescu kaj Gertraud Berka-Schmid (de 2002-05). Ekster tio li plukleriĝis en korusa estrado (Alois Glaßner) kaj en orgenmuziko (Florian Pagitsch). Li sekvis kursojn pri orgenludado i.a. ĉe Michael Schönheit (Leipzig) kaj Martin Sander (Heidelberg) kaj pri kanto ĉe Tünde Szabóki (Budapest) kaj la burgteatrejanino Maresa Hörbiger (Wien).

En januaro 2005 li kantis kiel ĥorsolisto ĉe koncerta prezentado de la opero Idomeneo sub la estrado de Daniel Harding en la kadro de la Internacia Mozart-semajno en Salcburgo.

Deĵorlokoj[redakti | redakti fonton]

Post deĵoro kiel eklezia muzikisto ĉe la Bismarck-memorkirko en Aumühle kaj kantoro ĉe la Konventa kirko de Bützow li estis kantoro ĉe la Kirko Sankta Mario en Plau am See kaj docento ĉe la muziklernejo en Neubrandenburg. En 2011 li finstudis plue la fakon Eklezimuziko A ĉe la Evangelia altlernejo pri eklezimuziko en Halle (Saale) ĉe Johannes Unger (orgenludado), Volker Bräutigam (improvizado) kaj Wolfgang Kupke (direktado).

Ekde la 1-a de septembro 2013 li estas kantoro ĉe la Bach-kirko en Arnstadt kiel posteulo de Gottfried Preller, kiu estis iniciatinta kaj la Turingian orgenan someron kaj la Bach-festivalon kaj sukcesis denove famigi Arnstadt inter muzikemuloj. Reddin krome responsas en la kantora funkcio por la tuta ekleziaro de la Distrikto Ilm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bach-koruso de Arnstadt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.