Júlia Szendrey

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Júlia SZENDREY [sendrei], hungare Szendrey Júlia estis literaturamanto, poeto, verkisto, edzino de Sándor Petőfi, kiun la nuntempo taksas kontraŭdire.

Júlia Szendrey

Ŝi naskiĝis en Keszthely, en la 29-an de decembro 1828, ŝi mortis en Pest, en la 6-a de septembro 1868.

Lia patro havis gravan postenon en grandbienoj en Keszthely, poste en Erdőd. Júlia frekventis lernejojn en Mezőberény kaj en Pest. Ŝi renkontis Sándor Petőfi en balo de Nagykároly en 1846. La tiam jam fama poeto verkis al ŝi multe da belegaj poemoj. Post unu jaro geedziĝo okazis. Gepatroj de Júlia ne apogis la geedziĝon. La juna paro komencis la komunan vivon en Pest. La edzino iom estis ekstravaganca por la tiamaj kutimoj. Ŝi fumis cigaron kaj vestiĝis en pantalono.

La unusola komuna filo Zoltán Petőfi naskiĝis en 1848. Post malapero de la edzo ŝi vivis en Transilvanio, kie ŝi vane serĉigis sian edzon. En 1850 ŝi elektis novan edzon (historiiston). Tiu ago kaŭzis tutlandan indigniĝon. Tamen ŝi naskis 3 filojn, fine en 1866, poste eksedziniĝis en 1856. Ŝi mortis en Pest, tie ŝi entombiĝis en komuna tombo kun gepatroj de Petőfi. Spite la duan edziĝon, en la tomboŝtono legeblas: Petőfi Sándorné (laŭ sugesto de Kálmán Kalocsay: Petőfi Sándoredza).

[redakti] Verkaro

[redakti] Memoraĵoj

[redakti] Fonto

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj