Jorge Camacho
| Jorge Camacho | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Jorge Camacho en Madrido en 2005; foto de Kike Calvo | ||||||||||||
| Dato de naskiĝo | 1966 | |||||||||||
| Loko de naskiĝo | ||||||||||||
| Nacieco | hispano | |||||||||||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||||||||||
Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝis en 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto.
Camacho esperantigis sian nomon al Georgo Kamaĉo (ne nur verknome, sed ankaŭ en renkontiĝoj, korespondado k.s.) de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996. Ĉi tiam li decidis uzi la saman nomon en kaj ekster Esperantujo, nome nur la originalan formon en la hispana lingvo.
Camacho eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. De aprilo 2008 ĝis septembro 2010 li laboris kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid. De 2009 li laboras en Biblioteca Nacional de España, la nacia biblioteko de Hispanujo.
Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, kvankam malpli ofte ol antaŭe, li restas aktiva per daŭra recenzado kaj verkado de poemoj. En 2007 li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl.
Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.
Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Jorge Luis Borges, Miĥail Bulgakov, Albert Camus (La mito de Sizifo), Karel Čapek, Miguel Espinosa, Omaro Ĥajamo, Konstantinos Kavafis, Danilo Kiŝ, Fernando Pessoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Olaf Stapledon.
Kiel poeto, li sentas sin pli proksima al aŭtoroj kiel Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson.
Camacho estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko.
Enhavo |
[redakti] Verkoj
Camacho famiĝis pro siaj poemoj kaj noveloj de la malfruaj 1980-aj jaroj.
Siatempe Camacho estis ano de la t.n. Hispana Opo kaj nun estas membro de la ibera grupo aŭ Ibera Skolo de esperantlingvaj verkistoj.
En la 1990-aj jaroj li komencis publike kontraŭstari Giorgio Silfer pro lia interpreto de raŭmismo. Li mokis Silfer-on en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (inspirita de romano de Miĥail Bulgakov) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro.
[redakti] Listo de verkoj
[redakti] Tradukoj
- Poemoj de Á. González en Astura bukedo, 1987
- Letero el Palestino (politika eseo de S. Alba, 1990)
[redakti] Noveloj kaj romanoj
- Pandemonio (rakontaro, kun aliaj aŭtoroj, 1990)
- Sur la linio (naŭ originalaj rakontoj, 1991)
- Ekstremoj (kun Fernández, Neves, kaj Liven Dek, 1997)
- La ĉapo de la sterko-vermo (traduko de la aŭtoro, 1995)
- La Majstro kaj Martinelli (satira novelo, 1993)
- kontribuis al Sferoj 10 (2000; trovu ĉe "Eksteraj ligoj" ligon al la tiuvoluma rakonto Se barbaroj iam) kaj Mondoj 2001 (2001).
[redakti] Poemaroj
- Ibere libere ( kun Miguel Fernández, Gonçalo Neves kaj Liven Dek, pseŭdonomo de Liven Dek, 1993)
- Celakantoj (kun postparolo de Mauro Nervi, eld. Bero, 2004)
- Saturno (kun postparolo de G. Neves, dulingva hispana-esperanto, eld. Bero, 2004).
- Eklipsas (kun postparolo de Baldur Ragnarsson, akompanaj hispanigoj kaj fotoj, eld. Bero, 2007).
- Koploj kaj filandroj (kun postparolo de Miguel Fernández, eld. Mondial, 2009).
[redakti] Eseoj
- La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) (pamfleto movada, 1988/1999)
- La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto (en Lingva arto, 1999)
[redakti] Aliaj
Kontribuis al BA1, BA2 kaj BA3.
[redakti] Eksteraj ligiloj
|
Eklipsas
Jorge CAMACHO (ĉe OLE)
La saturna skorpio, de Gonçalo Neves
Galabijo en Bruselo, de Mauro Nervi
La liturgio de l' foiro (kun suplemento) aŭ La liturgio de l' foiro (unua eldono, nekompleta)
La ĉapo de la sterko-vermo
Ekstremoj
Ibere libere
La Majstro kaj Martinelli
Se barbaroj iam (unu el liaj kvar sciencfikciaj rakontoj en Sferoj 10)
Lingvaj manipulistoj
La mava lingvo
Bloga Vortaro
Verkoj de kaj pri Jorge Camacho en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Esperanta Respubliko
Saluton al Darvino, poemo pri Charles Darwin
[redakti] Ligiloj al recenzoj fare de Camacho
recenzoj de originalaj verkoj ĉe OLE
aliaj recenzoj kc ĉe jorgevikio, i.a.:
recenzo "Cite kaj incite"
recenzo "Ne ĉio verda estas merda"