J.F. Kennedy (metroo de Rennes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J.F. Kennedy
Metroo de Rennes
metrostacio • stacidomo de subtera fervojo • subtera stacio • fina stacio
Situo
Situo kvartalo 'Villejean'
Geografia situo 48° 7′ 17″ N, 1° 42′ 41″ U (mapo)48.12129722-1.711291667Koordinatoj: 48° 7′ 17″ N, 1° 42′ 41″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Rennes

J.F. Kennedy (Rennes)
J.F. Kennedy (Rennes)
DEC
J.F. Kennedy
J.F. Kennedy
J.F. Kennedy

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

J.F. Kennedy (Francio)
J.F. Kennedy (Francio)
DEC
J.F. Kennedy
J.F. Kennedy
J.F. Kennedy
Map
J.F. Kennedy
Ecoj
Tipo Subtera, kovrita tranĉeo
Historio
Malfermo 15-an de marto 2002
Arkitekto Manuelle Gautrand
Administrado kaj utiligado
Kodo JFK
Linio a
Antaŭa stacio Posta stacio
- (direkte al La Poterie)
Villejean-Université
Stacilisto Listo de la stacioj de la metroo de Rennes
vdr

La stacio J.F. Kennedy, laŭ la nomo de la apude situanta korso, estas la lasta stacio de la linio a de la metroo de Rennes.

Situo[redakti | redakti fonton]

Situanta kore de la kvartalo 'Villejean-Beauregard', sur la slabo 'Kennedy', ĝi estas la stacio por la tuta kvartalo 'Villejean'. Ĝi estas ankaŭ la lasta stacio nordokcidente de la linio. Estas nur unu kajo sur la norda flanko. Konsekvence, la vagonaroj reiras inversdirekte antaŭ ol alivojiĝi sur la dekstra trako post kelkaj dekoj da metroj.

La konstruado de la dua kajo kaj de malantaŭa stacidomo por turnado kaj la parkado de la vagonaroj estas antaŭvidita post la ekfunkciado de la linio b en 2018. La kosto de la tuto de tiuj laboroj estis taksita en 2010 je 75 milionoj da eŭroj[1]. La decido pri la modifoj estis konfirmita okaze de la kunveno de la konsilio de "Rennes-metropole" en la 20-a de Majo 2010.

Apud la stacio estas ankaŭ aŭtoparko, sur la bulvardo de 'Anjou'.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La arkitekto de la stacio estis Manuelle Gautrand.

La stacio staras sur 2 niveloj. Slabo je 113 m2 ebligas naturan lumigon de la biletvenda ĉambro situanta sur nivelo -1. Ŝtuparo ebligas atingi la unikan kajon sur nivelo -2, de kie supreniras rulŝtuparo.

Ĉirkaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Kvartalo Villejean
  • Komerca centro
  • Kvartaldomo

Ŝanĝeblecoj[redakti | redakti fonton]

  • Saint Gilles / Pacé Sud - Rennes (Villejean Université) - Montgermont - La Chapelle des Fougeretz
  • Clayes / Partenay / Pacé - Rennes (Villejean Université)
  • Pacé Beausoleil - Rennes (Villejean Université)
  • Aŭtoparko J.F. Kennedy

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france "Le salut passe par une deuxième ligne de métro", in La Vie du Rail Magazine, n°3220, 6-an de Januaro 2010, p.33