Johann Reinhold Forster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el J.R.Forster)
Johann Reinhold Forster
Persona informo
Aliaj nomoj Joannes Reinoldus Forsterus
Naskiĝo 22-an de oktobro 1729 (1729-10-22)
en Tczew
Morto 9-an de decembro 1798 (1798-12-09) (69-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Tombo Stadtgottesacker
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Joachimsthalsches Gymnasium
Familio
Infanoj Georg Forster • Virginia Viktoria Forster
Okupo
Okupo esploristo • antropologo • ornitologo • briofitologo • natursciencisto • botanikisto • universitata instruisto • entomologo • iĥtiologo • vojaĝisto • teologo • parson
vdr
Johann Reinhold Forster kun filo Georg Forster
Memortabulo ĉe la domo apud la Haller-placo kie naskigĥis Johann Reinhold Forster (prononcu: Johan Rajnhold Forste) - la germano skotdevena, sciencisto pri natura historio / naturalisto

Johann Reinhold FORSTER (n. la 22-an de oktobro 1729 en Tczew – m. la 9-an de decembro 1798) estis germana naturalisto, parte skotdevena, kiu altvalore kontribuis al la naskiĝo de ornitologio en Eŭropo kaj Nordameriko. Li restas plej konata kiel la naturalisto, kiu partoprenis la duan pacifikan vojaĝon de James Cook, dum kiu li estis akompanita de sia filo Georg Forster.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Forster estis unue animzorganto kontraŭvole. Li estis studinta teologion ĉe la Universitato de Halle kaj iĝis pastora kandidato en 1751 en Gdansko, poste paroĥestro en la ĉegdanska vilaĝo Mokry Dwór. Malkontentigaj estis liaj klopodoj perlabori la vivon alimaniere. En Rusio li ekde 1765 plenumis registaran komision kun tro malfermaj postaj komentoj kaj restadis ekde 1766 en Anglio kiel tradukisto, verkisto kaj instruisto (ekz. ĉe Dissenter-akademio en Warrington.

Nur kiam li rajtis akompani James Cook ĉe la dua esplorvojaĝo inter la jaroj 1772 kaj 1775 li povis montri la ampleksegon de siaj interesoj kaj kapabloj sur la kampoj lingvaj, natursciencaj, geografiaj. Post kiam iĝis kvereloj kun la brita admiralaro pro la kritikema postprilaborado scienca de la studvojaĝo Forster trudiĝis je financaj problemoj. Nur mondonacoj fare de framasonoj kaj voko je la Universitato de Halle (kie li deĵoris ĝismorte) helpis lin lastamomente.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Forster pioniris metode en scienca prilaborado de eltrovitaj aferoj kaj faktoj kaj laboris, same kiel filo lia, senĉese por la kompara etnologio. Ankaŭ la strikte je scienco baziĝanta vojaĝrakontado kvazaŭ naskiĝis de li. El la multo de liaj verkoj tre menciindas jenaj: Flora Americae septentrionalis (Londono 1771), Observations made during a voyage round the world (Londono 1778; germanen tradukita de Georg Forster en 1783), Geschichte der Entdeckungen und Schiffahrten des Nordens (Frankfurt/Oder 1783) kaj la de li eldonita gazeto Magazin von merkwürdigen neuen Reisebeschreibungen (Berlino 1790–1800, 16 volumoj).

Li estis membroj de multaŭ societoj ekz. de Royal Society, Rusa Akademio de Sciencoj, Leopoldina, Prusa Akademio de Sciencoj. Memortabulo muntita ĉe Haller-placo en la naskiĝurbo Tczew atestas la priforster-an okupiĝon ankaŭ en Pollando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Steiner, Gerhard, "Forster, Reinhold" ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 301-302 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]