J. Edgar Hoover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Edgar Hoover en 1961

John Edgar Hoover ( 1-a de januaro en 1895 en Washington, 2-a de majo en 1972 en Washington) estis fondinto de Federal Bureau of Investigation (FBI) (Federacia Oficejo de Enketado) kaj ties direktoro ĝis sia morto.

Vivo

Hoover vizitis la Universtaton de George Washington en sia hejmurbo, kaj finis ĝin en 1917 per jura diplomo. Li komencis laboron en la usona justic-ministerio kaj baldaŭ iĝis gvidanto de sekcio pri la registrigo de malamikaj eksterlandanoj. En 1919 iĝis li gvidanto de novkreita „General Intelligence Division”.

En 1921 li iris al Bureau of Investigation (BOI), kies direktoro li iĝis en 1924. Tie enkondukis li en 1925 centre administrita kartotekon por fingropremoj. En tempo de Hoover-a ŝanĝo, BOI havis ĉ. 650 kunlaborantojn, inter tiuj 441 agentojn. La Bureau of Investigation (BOI) estis alinomumita en 1935 al Federal Bureau of Investigation (FBI) kaj tiel akiris pluajn rajtojn.

Hoover sukceis konstrui firman potencopozicion per neoficialaj notoj, kolektoj pri personoj de la publikaj aferoj, precipe pri politikistoj. Tio servis ankaŭ protekton de sia potenco. Post lia morto oni limigis la ofic-periodon de direktoroj al 10 jaroj.

Laŭ iuj kritikantoj Hoover estis transvestulo; mokuloj ŝanĝis lian duan antaŭnomon al la (virina) nomo "Edna". Lia sistemo de eblaj ĉantaĝoj tial laŭ la kritikantoj servis ankaŭ por protekti tiun socie ne akceptatan tendencon.

J. Edgar Hoover estis framasono kaj aktiva membro de „Federal Lodge No. 1“ en Vaŝingtono.[1]

Verkoj (kelkaj)

  • Persons in Hiding (1938)
  • Masters of Deceit (1958)
  • A Study of Communism (1962)
  • Crime in the United States (1965)

Literaturo

  • Richard G. Powers: Die Macht im Hintergrund: J. Edgar Hoover und das FBI. Kindler-Verlag, München 1988. ISBN 3-463-40088-X

Eksteraj ligiloj

greke Biografio angle

Referencoj

Ŝablono:LigoLeginda