J. R. G. Isbrücker
Johannes Rijk Gerardus ISBRÜCKER (naskiĝis la 19-an de julio 1889 en Hago, mortis la 20-an de januaro 1967[1]) estis nederlanda inĝeniero, kiu esperantistiĝis en 1909. Post la Dua mondmilito li skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, la prononco restis la sama).
Enhavo |
Vivo[redakti]
Profesie li estis inĝeniero de elektrotekniko, speciale pri malforta kurento. Ĝis sia pensiiĝo li estis vicdirektoro de la Supera Teknika Lernejo en Hago. Liaj nederlandaj lernolibroj pri elektroniko ĉiam enhavis resumon en Esperanto.
Li estis edzo de Julia C. Isbrücker.
Esperanto[redakti]
Isbrücker estis estrarano de la haga grupo kaj de LEEN, kaj prezidanto de la 12-a Universala Kongreso en Hago, 1920. Li estis komitatano de UEA, kaj fariĝis vicprezidanto en 1934.
Membro de la ekzamena komitato. Inter 1937 kaj 1963 li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto. Sub lia gvido aperis Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj studo Pri la vortfarado en Esperanto. Ankaŭ li konsultis M. de Waard kaj lian Esperanta literaturo. Demandaro.
Verkoj originalaj[redakti]
- Esperanto als de internationale taal der techniek (1924)
- Esperanto en de Internationale Congressen (1926-1931)
- La Evoluo de Telefonio (1928)
- Historio kaj organizo de la Esperanto-movado (1932)
- La Esperanto-movado: ĝia historio, organizo kaj nuna stato (kun C. St/op-Bowitz, 1948)
- Lucifer
Tradukoj[redakti]
- Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar : orienta romano (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans.
- Vondel, Joost van den: Gysbreght van Aemstel: la detruo de lia urbo kaj lia ekzilo (1932)
- Vondel, Joost van den: Josef en Dotan (1937)
Literaturo[redakti]
- 1936: Foto en La Praktiko 1936/5 (51), p. 7 okaze de estrarkunsido de UEA dum pasko 1936 en Ĝenevo kun s-roj Cecil C. Goldsmith, la nova direktoro de UEA, M. Movo, Parizo, Louis Bastien, prezidanto, Malmgren kaj Hugo Steiner, estraranoj.
- 1922: N.I. [Foto de Isbrücker, Setälä, Sandström, Warden, Privat, Arnhold, Chavet, Frenckell] en: Esperanta Finnlando 8-9/1922 (aŭg.-sep. 131).
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Libroj de kaj pri Johannes Isbrücker en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Johannes Isbrücker en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Referencoj[redakti]
- ↑ Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.