Junulara Esperantista Franca Organizo

El Vikipedio

(Alidirektita el JEFO)
Saltu al: navigado, serĉo

Junulara Esperantista Franca Organizo (mallongigo: JEFO) aŭ Espéranto-Jeunes (en la franca) estas la junulara faka asocio de UFE-Espéranto-France, Unuiĝo Franca de Esperanto kaj la nacia faka asocio de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi eldonas la organon Jefo Informas.

La asocio aktivas en Francio al divastigo de Esperanto inter la junuloj kaj al organizo de eventoj uzantaj Esperanton. JEFO havas membrojn en la tuta Francio sed havas pli fortajn grupojn en kelkaj urboj: ĉefe Parizo kie estas la sidejo de la asocio kaj Liono kie estas la KoToPo internacia kafejo, administrata de ligata loka asocio Mille et une langues (Mil kaj unu lingvoj).

JEFO eldonas ĉiuj tri monatoj dulingvan revuon JI, "JEFO-informas". JEFO tre aktivas per Interreto, ĉefe per organizado de interreta kurso de Esperanto en la franca kun 30 korektantoj en 2002. JEFO havas reton de diversaj TTT-ejoj administrataj de diversaj membroj kaj interligitaj per la ĉefa TTT-ejo de JEFO, kiu tiel disponigas informadon, kursojn, kalendarojn, dissendo-listojn, fotoalbumojn, kaj filmojn pri Esperantaj eventoj en Francio kaj en la mondo. En aprilo 2002 estis kreita JEFO-Vikio por utili kiel plia TTT-laborejo de JEFO.

Ĝi partoprenas en diversaj inter-asociaj eventoj en Francio kun UFE kaj SAT-Amikaro franclingva faka asocio ligata al SAT. JEFO ankaŭ partoprenas en diversaj budoj, inter alie plej notinde dum la fama "Expolangue", internacia ekspozicio pri lingvoj kiu okazas ĉiu-jare en Parizo.

La lasta granda internacia evento organizita de JEFO estis la Internacia Junulara Kongreso IJK 2001 kiu okazis en Strasburgo dum la somero 2001. Kutime JEFO organizas du sortojn de aranĝoj: kuiradaj semajnfinoj, antaŭe nomitaj "gastronomiaj semajnfinoj", ĉefe cele al franca publiko por fortigi la lokan situacion diversloke en Francio, kaj JEFO ankaŭ kutime organizas internacian aranĝon dum la somero, nomita Festo.

[redakti] Nuna Estraro

[redakti] Pasintaj Prezidantoj

[redakti] Ligiloj al TTT-ejoj:


Eŭropaj Esperanto-asocioj
Eŭropa Esperanto-Unio - Aŭstria Esperanto Federacio - Aŭstria Esperanto Junularo - Bulgara Esperanto-Asocio - Ĉeĥa Esperanto-Junularo - Dana Esperanto-Asocio - Esperanto-Asocio de Britio - Esperanto-Asocio de Irlando - Esperanto-Asocio de Skotlando - Flandra Esperanto-Ligo - Flandra Esperantista Junulara Asocio - Franca Esperanto Instituto - Germana Esperanto-Asocio - Germana Esperanto-Junularo - Hispana Esperanto-Federacio - Hungara Esperanto-Asocio - Hungara Esperanto-Junularo - Itala Esperantista Federacio - Itala Esperantista Junularo - Junulara Esperanto-asocio de Britio - Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko - Junulara Esperantista Franca Organizo - Kantabra Esperanto-Asocio - Kataluna Esperantista Federacio - Kataluna Esperanto-Asocio - Kataluna Esperanto-Junularo - Kelta Esperanto-Ligo - Kroata Esperanto-Ligo - Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj - Litova Esperantista Junulara Ligo - Nederlanda Esperanto-Junularo - Norvega Esperantista Ligo - Pola Esperanto Asocio - Pola Esperanto Junularo - Portugala Esperanto Asocio - PopolRusia Esperanto Movado - Rusia Esperantista Junulara Movado - SAT-Amikaro - Sennacieca Asocio Tutmonda En Britio - SAT en Hispanio - Slovaka Esperanto-Junularo - Slovenia Esperanto-Ligo - Sveda Laborista Esperanto Asocio - Svisa Esperanto-Societo - Junulara esperanta svislanda- Unuiĝo Franca por Esperanto - Nordportugala Grupo de Esperanto-Studado - Studenta esperanta klubo
Aliaj lingvoj