JJ1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JJ1 (2004 Adamello-Brenta- 26-an de junio 2006, Bavario) estis bruna urso, kies karesnomo estis Bruno. Ĝi estas la unua bruna urso post 170 jaroj en la germanaj arbaroj.

Ĝia nomo aludas al la gepatroj Jurka kaj Joze. JJ1 havas ĝemelfraton JJ2.

Komence la germanaj instancoj, homoj ĝojis pri reapero de la urso kaj oni volis kapti ĝin vivante per finnaj specialistoj. Ĉar ĝi ne kondutis konvene - murdis, voris ŝafojn, hejmajn bestojn - oni decidis pafi ĝin. Tio sukcesis matene de 26-an de junio.