JaŜERTZ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JaŜERTZ (laŭ la germana nomo JaSchERTZ) estas alternativa speco de komputila klavaro por la skribado de cirilaj skriboj. La nomo devenas de la ses klavoj en la supra, maldekstra parto de la alfanumera klavaro, kies literoj estas - Я Ш Е Р Т З.

 я  ш  е  р  т  з  у  и  о  п  ю  щ
  а  с  д  ф  г  ч  й  к  л  ь  ж  э
ё  ы  х  ц  в  б  н  м  ,  .  -
 Я  Ш  Е  Р  Т  З  У  И  О  П  Ю  Щ
  А  С  Д  Ф  Г  Ч  Й  К  Л  Ь  Ж  Э
Ё  Ы  Х  Ц  В  Б  Н  М  ;  :  ?
 @     €     ћ  ѕ  ў  і           ~
        ђ     ґ  ѓ  ј  ќ  љ  ї  џ  є
|     X  C        њ  µ  <  >  _

Ĉe ĉi tiu klavaro ĉiuj cirilaj literoj kuŝas sur tiuj klavoj, kiuj estas priskribataj per la samaj literoj de la latina alfabeto. Se tiaj literoj ne estas, tiam estas uzataj simile aspektantaj literoj. Krome kelkaj kromsignoj kuŝas sur aliaj klavoj ol ĉe germana QWERTZ-klavaro.

Do, ĉi tiu klavaro plifaciligu al germanaj uzantoj la skribadon de cirilaj tekstoj, ĉe kio nerusaj (t.e. serbaj, makedonaj, bulgaraj, ukrainaj kaj blankrusaj) literoj povas esti skribataj per la Altgr-klavo.

Krome literoj por romiaj ciferoj estas sur la sekvaj klavoj:

  • I = Altgr + 1
  • V = Altgr + 5
  • L = Altgr, Ŝalta klavo + 5
  • C = Altgr + c
  • D = Altgr, Ŝalta klavo + c
  • M = Altgr, Ŝalta klavo + m

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]