Jaan Ojalo
El Vikipedio
Jaan OJALO (18-an de februaro 1914 - 2-an de februaro 2004) estis fama esperantisto en Estonio, kaj honora membro de UEA.
Preskaŭ dum sia tuta vivo li laboris en la konsum-kooperativa sistemo, escepte de la jaroj 1941–1945, kiam li militservis.
Li esperantiĝis en 1929. En la 1950aj jaroj li aktive kontribuis al la renaskiĝo de Esperanto en Estonio kaj en Sovetunio. En 1956 li fariĝis klubestro de Tallinna Esperanto-Klubo kaj ekde 1988 sekretario de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), 1992–1995 prezidanto de EAE, poste honora prezidanto de EAE. Honora Membro de UEA ekde 1991.
Jaan Ojalo verkis Esperantajn sinonimojn, lernolibron en tri malsamaj eldonoj, du helpmaterialojn por lernantoj kaj du vortarojn. Dum lia vortaro estona-esperanta de 1999 kun ĉ. 10.000 kapvortoj ankoraŭ estas gvida, lia vortaro Esperanto-estona intertempe estas superigita de tiu de Raimund Haabvere de 2004.
Libroforme aperis lia traduko de Noktaj aviadistoj (Vladimir Beekman); li kunlaboris traduke ankaŭ en Lumo de Orienta Eŭropo (Vladimir Beekman) kaj en Ventolume (Debora Vaarandi). Lia traduko de Maria en Siberio de H. Kiik restis manuskripta.
[redaktu] Verkoj (selekto)
- 1973: Esperanto keele õpik ("lernlibro de la esperanto-lingvo") en tri eldonoj, en 1973, 1986 kaj 1995 kun vortaro Esperanto-estona p. 133-166. 2a eld. de la vortaro 1986, 183 p. 21x14 cm
- 1999:Eesti-esperanto sõnaraamat ("estona-esperanta vortaro"), ĉ. 10.000 kapvortoj. Tallinn: EAE, 1999, 313 p. 21 cm bind. ISBN 9985913027

