Jabiruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jabiruo
Jabiruo ĉe Parque das Aves, Foz do Iguacu, Brazilo
Jabiruo ĉe Parque das Aves, Foz do Iguacu, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Jabiru
Specio: J. mycteria
Jabiru mycteria
(Lichtenstein, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jabiruo (Jabiru mycteria) estas granda cikonio nome birdospecio de la familio Cikoniedoj, sed ne de la tipa genro de cikonioj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Jabiru. La nomo devenas el Tupi-Gvarania lingvo kaj signifas "ŝvela kolo".

Disvastiĝo

Ĝi estas troviĝanta en Ameriko el Meksiko (ĉefe Jukatano) al Argentino, escepte en okcidento de Andoj. Ĝi estas plej komuna en la regiono Pantanalo de Brazilo, en Venezuelo kaj en oriento de la regiono Ĉako de Paragvajo. Ĝi foje videblis kiel vaganto en disaj lokoj de Suda Usono, ĉefe en suda Teksaso.

Etimologio kaj origino

La nomo Jabiruo estis uzata ankaŭ por du aliaj birdospecioj de alia genro: nome la azia Nigrakola selbekulo (Ephippiorhynchus asiaticus), komune nomata ankaŭ "Jabiruo" en Aŭstralio; kaj foje ankaŭ por la Selbekulo (Ephippiorhynchus senegalensis) de subsahara Afriko. Pli precize la listo de egiptaj hieroglifoj fare de Gardiner nome G29, priskribas E. senegalensis, foje etikede "Jabiruo". La genro Ephippiorhynchus supozeble estas la plej proksimaj vivantaj kuzoj de Jabiruo, indike malnovmondan originon por la specio.[1]

Fluge

Fosilio proponita de fina Pleistoceno de la cikonia genro Prociconia el Brazilo povus fakte aparteni al Jabiru. Fosilia specio de Jabiruo estis trovata en la kuŝejo Codore de komenca Plioceno ĉe Urumaco, Venezuelo (Walsh & Sánchez 2008).

En hispana la nomoj estas jabirú kaj tuyuyú, dum en portugala, la birdo estas nomata jabiru, jaburu, tuiuiu, tuim-de-papo-vermelho ("ruĝkola tuim", en Mato Grosso) kaj cauauá (en Amazono). La nomo tuiuiu estas uzata ankaŭ en suda Brazilo por la cikonio Amerika mikterio (Mycteria americana).

Aspekto

Jabiruo en Belizo

La Jabiruo estas la plej alta fluganta birdo troviĝanta en Sudameriko kaj Centrameriko, ofte stare ĉirkaŭ samalta kiel la nefluga kaj multe pli fortika Amerika reao, kaj havas la duan plej grandan enverguron, post la Anda kondoro.[1] Plenkreskulo de Jabiruo estas 120–140 cm longa, 2.3–2.8 m traflugile, kaj povas pezi 4.3-9 kg.[1] Grandaj maskloj povas stari tiom alte kiom ĝis 1.53 m. La beko, kiu estas 25-35 cm longa, estas nigra kaj tre larĝa, iom subenkurba, finanta en akra pinto. Inter aliaj standardaj mezuroj, la vosto mezuras 20-25 cm, la tarso mezuras 28.5-39 cm longe kaj la flugilmalfermo mezuras 58.5-73 cm.[1] La plumaro estas ĉefe blanka, sed la kapo kaj supra kolo estas senplumaj kaj nigraj, kun senpluma ruĝa etendebla gorĝosako ĉebaze. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto sed la masklo estas pli granda, kio povas esti rimarkebla kiam ambaŭ seksoj estas kune. Ne estas konfuzebla kun alia specio en la sama teritorio: la tri koloroj (nigra kapo, ruĝa sako kaj blanka korpo) helpas.

Kvankam ĝi povas doni impreson esti iom plumpakorpa birdo surgrunde, la Jabiruo estas povega kaj gracia fluganto.

Ili estas silentemas: oni aŭdas nur foje ian fajfon aŭ bekofrapadon.

Ekologio

Ili estas sociemaj, sed ne aperas en tre grandaj grupoj, nur en malgrandaj por manĝado. Ili estas specio de loĝantaj birdoj, nemigrantaj.

Manĝo

Ekflugonta Jabiruo ĉe "Laguna Oca", Formosa, Argentino.

La Jabiruo vivas en grandaj grupoj ĉe riveroj kaj flakoj, kaj manĝas enormajn kvantojn de fiŝoj, krustuloj, moluskoj, kaj amfibioj. Ili eventuale manĝas reptiliojn, malgrandajn birdojn, ovojn kaj malgrandajn mamulojn. Ili manĝas eĉ freŝajn kadavraĵojn kaj mortintajn fiŝojn, kiaj tiuj kiuj mortiĝas dum sekegoj, kaj tiele helpas la kvaliton de izolataj akvejoj. Ili manĝas en aroj kaj kutime vadante en neprofunda akvo. Jabiruoj detektas predojn pli pere de tuŝa sento ol vida. Ili manĝas metante siajn bekojn malferme je angulo de 45 gradoj en akvo. Kiam oni kontaktas kun predo, tiu cikonio fermas sian bekon, elirigas ĝin el akvo kaj skuas sian kapon reen por engluti.[2] Ĝi estas oportunema manĝanto. Iam kiam musoj kaŭzis populacieksplodon en agrikultura areo, oni povis vidi kelkajn centojn de Jabiruoj en ĉiu kampo manĝantaj la rodulojn (malkutime ĉe birdo kiu rare estas vidata en grandaj nombroj ie ajn).[1] En raraj kazoj, oni vidis Jabiruojn klopodantajn kleptoparaziti la du pli malgrandajn cikonioj kun kiuj ili kunvivas, nome la Amerika mikterio kaj la Magvaria cikonio.[1]

Reproduktado

La paroj estas porvive. La nesto el bastonetoj estas konstruita de ambaŭ gepatroj ĉirkaŭ aŭgusto kaj septembro (en la suda hemisfero) en altaj arboj, kaj estas pligrandigita ĉiun sukcesan reproduktan sezonon kreskante ĝis kelkaj metroj diametre. Nestoj estas ofte pli profundaj ol larĝas, ili povas esti ĝis 1 m larĝa kaj ĝis 1.8 m profunda.[2] Oni povas konstrui ĝis seson da nestoj en proksimeco, foje inter nestoj de ardeoj kaj de aliaj birdoj. La gepatroj vice kovas ovaron de 2 al 5 blankaj ovoj kaj la birdoj estas pli teritoriemaj ol kutime kontraŭ aliaj Jabiruoj dum la kovada periodo. Foje lavursoj kaj aliaj cikonioj (inklude sian propran specion) estas predantoj de jabiruaj ovoj, sed plej nestopredantoj ŝajne evitas tiujn grandbekulojn kaj ne estas konataj predantoj de sanaj plenkreskaj Jabiruoj.[2] Kvankam elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 110 tagoj, ili ofte vivas ĉirkaŭ pliajn 3 monatojn zorge de siaj gepatroj. Pro tiu tiom longa reprodukta tempo, paroj malfacile reproduktas en venontaj jaroj. Malpli da duono de la aktivaj paroj en unu sezono estas aktiva la venontan sezonon. Nur 25% de sukcesaj paroj estas sukcesa la venontan sezonon. La vivodaŭro averaĝe estas 36 jaroj.[2]

Konservado

Jabiruoj estas disvastigataj sed ne abundaj en ĉiu ajn areo. Ili estas konsiderata specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN, plibonigite el statuso de Preskaŭ Minacata en 1988.[3] Jabiruo akiris protektan statuson en Belizo en 1973. Ekde tiam, ties nombroj en tiu areo malrapide kreskis. Ili akiris protektan statuson ankaŭ de la U.S. Migratory Bird Act.[2]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  • Walsh, S. A. & Sánchez, R. 2008. The first Cenozoic fossil bird from Venezuela. Paläontologische Zeitschrift 82(2), 105-112.

Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Hancock & Kushan, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. Princeton University Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 ADW- Jabiru mycteria- Information (2011).
  3. IUCN 2012