Jablonec nad Nisou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jablonec nad Nisou
germane: Gablonz an der Neisse, pole: Jabłoniec nad Nysą
urbo
Suba placo kun urbodomo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jablonec nad Nisou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Jablonec nad Nisou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Riveroj Blanka Niso, Luzacia Niso
Situo Jablonec nad Nisou
 - alteco 475 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 28″ N 15° 10′ 05″ O / 50.72444 °N, 15.16806 °O / 50.72444; 15.16806 (mapo)
Areo 31,39 km² (3 139 ha)
Loĝantaro 46 423 (31.12.2009)
Denseco 1 478,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 466 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0512
NUTS 5 CZ0512 563510
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 8
Bazaj sidejunuoj 53
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jablonec nad Nisou
Retpaĝo: www.mestojablonec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jablonec nad Nisou estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Bohemio, en valo de la rivero Bílá Nisa, 12 km de la regiona urbo Liberec. En 2008 ĝi havis 46 287 loĝantojn.

La urbo havas tradician vitroindustrion (vitrofabrikon kaj vitrofacetejojn) kaj ĝi estas mondkonata centro de etornamaĵproduktado. Krome ĉi tie estas teks-, nutraĵ-, paper- kaj maŝin- industrioj. Ĝi estas sidejo de Meza artindustria lernejo.

Historio

La unua skribmencio pri origina karbetista vilaĝo estas datita en la jaro 1356. Kiam ĝi estis forbruligita en aŭgusto de 1496 de soldataroj el Luzacio, la vilaĝo ĉesis ekzisti. En la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento okazis reorganizo de ekonomio de ĉi tiea sinjorujo kaj denova loĝigo de la vilaĝo, precipe de germanaj koloniistoj. Ekfloro de la vilaĝo notita en la 2-a duono de la 17-a jarcento precipe konekse kun vitrofarado kaj eksporto de vitro (inter famajn eksportistojn de vitro apartenis en la 18-a jarcento Jan František Schwann kaj familio de Riedel-anoj).

Je urbeto Jablonec estis avancigita en la jaro 1808 kaj urbo ĝi fariĝis en la jaro 1866. Ekde la fino de la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ĝi situas en la tn. Krkonošská silnice (Gigantmontara landvojo) (Liberec – Jablonec – Trutnov). Ekde la jaro 1888 Jablonec estas kunigita per fervojo kun Liberec. En la jaroj 19381945 estis la urbo eĉ kun la tuta ĉirkaŭa regiono konsisto de la germana Tria regno. Post la dua mondmilito ĝi estas notita pro forŝovo de ĉeĥaj germanoj.

En la teritorio de la urbo sur rivero Bílá Nisa estas konstruita akvorezervujo servanta por banado.

Nuntempe la urbo estas unu el la ĉefaj elirlokoj al la turisma regiono de la Jizera montaro.

Vidindaĵoj

  • Malnova urbodomo - konstruita en1867-1860 en novrenesanca stilo, nuntempe sidejo de la urba biblioteko
  • Nova urbodomo - kvinetaĝa funkciisma konstruaĵo el 1931 – 1933 -nuntempe sidejo de la municipa oficejo, informcentro kaj kinejo; en la somersezono alireblas ankaŭ la turo ofertanta belan panoramon
  • Urba teatro – secesia konstruaĵo el 1906 – 1907
  • Evangelia preĝejo- el komenco de la 1í-a jarcento, en 1892 novgotike rekonstruita; ĝia 60m alta turo estas unu el dominantoj de la urba panoramo
  • Malnovkatolika preĝejo Avancigo de Sankta Kruco - valora secesia konstruaĵo el 1902 – 1906
  • Romia-katolika preĝejo La plej sankta koro de Jesuo - trinava konstruaĵo estigita en 1930-1932 en funkciisma stilo, sidejo de dekanejo
  • Preĝejo de Sankta Anna - la plej malnova el la urbaj preĝejoj, staras surloke de la ligna preĝejeto. La nuna konstruaĵo estas origine baroka el 1685 – 1687, kun novrenesanca fasado.
  • Eksparoĥejo en la strato Kostelní, vid-al-vide al la preĝejo de Sankta Anna, kun statuaro de la Getsemana ĝardeno el 1829
  • Belvedero malfrubaroka domo kun mansarda tegmento - nuntempe sidejo de parto de la Muzeo pri vitraĵoj kaj artefaritaj juveloj
  • Petřín – monteto super la urbo, kie staras secesia ekskursrestoracio kun belvidejo, konstruita en 1906, kaj bela panoramo al la Izera montaro

Transporto

Inter Liberec kaj Jablonec nad Nisou veturas tramoj, temas pri konata interurba tramvojo. Eblas uzi ankaŭ trajnojn al Liberec. Oni planas en estonteco unuiĝi tramojn kaj trajnojn, ke ili uzu normalan ŝpuron kaj ke estu du reloj.[1]Jablonec havas regulan aŭtobusan konekton kun Prago.

Esperanto-movado

En 1949 ekzistis Esperanto-klubo en Jablonec, en kiu membris 12 junuloj inter 16 kaj 19 jarojn aĝaj.[2] Dum la 65-a IJK en Liberec vizitis urbon partoprenantoj dum ekskurso.

Referencoj

  1. http://www.spvd.cz/?p=cz/jablonec/jablonec.html&m=cz/jablonec/menu_jablonec.html
  2. La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 364.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Jablonec nad Nisou | Jablonecké Paseky | Kokonín | Lukášov | Mšeno nad Nisou | Proseč nad Nisou | Rýnovice | Vrkoslavice Ŝablono:PiedoMunicipoNav