Jacek Dukaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacek Dukaj
Persona informo
Jacek Dukaj
Naskiĝo 30-an de julio 1974 (1974-07-30) (49-jaraĝa)
en Tarnów
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo verkistoaŭtoro • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1990– vd
Verkado
Verkoj Q11737273 ❦
Czarne oceany ❦
Other Songs ❦
Perfect Imperfection ❦
Ice ❦
Golden Galley vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacek Józef DUKAJ (naskiĝis la 30-an de julio 1974) estas pola verkisto. Li skribadas sciencfikcion kaj fantaston.

Vivo[redakti | redakti fonton]

DUKAJ naskiĝis en Tarnów. Li studis filozofion en la krakova Jagelona Universitato. Li debutis en februaro de 1990 per novelo Złota galera ("Ora galero") en monatgazeto Fantastyka.

Dekdufoje nomumita por Premio Zajdel. Li fariĝas laŭreato en 2000 por novelo Katedra ("Katedralo"), en 2001 por romano Czarne oceany ("Nigraj oceanoj"), en 2003 por romano Inne pieśni ("Aliaj kantoj") kaj en 2004 por romano Perfekcyjna niedoskonałość ("Perfekta neperfekteco").

Desegnita filmo de Tomasz Bagiński, "Katedralo", bazita sur novelo de DUKAJ estis en 2003 nomumita por Oskaro. Bagiński preparas novan filmon, bazita sur novelo de DUKAJ Ruch generała ("Moviĝo de generalo").

Noveloj de DUKAJ tradukitas en angla, ĉeĥa, germana, hungara kaj rusa lingvo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Novelaroj[redakti | redakti fonton]

  • W kraju niewiernych ("En lando de senkreduloj" - 2000)
  • Xavras Wyżryn i inne fikcje narodowe ("Xavras Wyżryn kaj aliaj naciafikcioj" - 2004)
  • Król Bólu ("Reĝo de Doloro" 2006, en preparo)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Xavras Wyżryn (1997)
  • Aguerre w świcie ("Aguerre en tagiĝo" - mikroromano publikigita en antologio Wizje Alternatywne 3, 2001)
  • Czarne oceany ("Nigraj oceanoj" - 2001)
  • Córka łupieżcy ("Filino de rabisto" - mikroromano publikigita en antologio Wizje Alternatywne 4, 2002)
  • Extensa (2002)
  • Inne pieśni ("Aliaj kantoj" - 2003)
  • Perfekcyjna niedoskonałość - Pierwsza tercja Progresu ("Perfekta neperfekteco - unua tercio de Progreso" - 2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]