Jacint Verdaguer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Verdaguer kaj la patrinonomo estas Santaló


Jacint Verdaguer
Persona informo
Jacint Verdaguer
Naskiĝo 17-an de majo 1845 (1845-05-17)
en Folgueroles
Morto 10-an de junio 1902 (1902-06-10) (57-jaraĝa)
en Vallvidrera
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Montjuïc Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Jacint Verdaguer
Profesio
Okupo poeto • verkisto • katolika sacerdoto vd
Verkado
Verkoj L'Atlàntida ❦
Canigó vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacint VERDAGUER i SANTALÓ [ĵasínt verdagér i santaló] (Folgueroles, 17-an de majo 1845 - Vallvidrera, 10-an de junio 1902) estas unu el la plej elstaraj poetoj de la katalunlingva literaturo, siatempe taksita kiel princo de la katalunaj poetoj.

Li estis la tria infano el ok, el kiuj nur tri atingis adoltecon. Je la 11-a jaraĝo li eniras la seminarion de Vic. Dum li plu studas, kaj samtempe laboras kiel instruisto kaj kamparano, en 1865 li partoprenas en la Floraj Ludoj de Barcelono kaj gajnas kvar premiojn. En la sekva jaro li denove gajnas du premiojn en la samaj Floraj Ludoj.

La 24-an de septembro 1870 li estas ordinita pastro en Vic kaj en la monato oktobro de la sama jaro, li faras sian unua meson. Estante 28-jara, li fariĝas kapelano en la Transatlantika Kompanio, ĉar oni rekomendis por lia sano maran klimaton, kaj en la sekva jaro li enŝipiĝas en Kadizo direkte al Havano. Fine li establas sin en Barcelono kiel kapelano de la familio de la markizo de Comillas, tiam la plej riĉa homo en Hispanio. Je la 32-a jaraĝo la ĵurio de la Floraj Ludoj atribuas al li eksterordiran premion pro lia eposo L'Atlàntida (Atlantido).

En 1880 oni proklamas lin Florluda Majstro en la Floraj Ludoj. Samjare li eldonas la libron Montserrat. 39-jara li vojaĝas al Parizo, Svislando, Germanio kaj Rusio. La 21-an de marto de 1886, 41-jaraĝa, episkopo Morgades kronas lin kiel Poeton de Katalunio en la monaĥejo de Ripoll. Li publikigas sian duan eposon, Canigó en 1885 kaj pilgrimas ĝis Palestino.

Dum tiu vojaĝo li haltigas sian literaturan produktadon kaj okupiĝas pri neortodoksaj aktivaĵoj, kiel ekzorcado. Pro tiu kaj aliaj skandaloj, la markizo de Comillas rompas la rilatojn kun li kaj en 1895 oni eĉ malpermesas al li diri meson. Li defendas sin per serio de artikoloj en la gazetaro kun la titolo En defensa pròpia (Memdefende), per kiuj li kreis pinton de la kataluna ĵurnalistiko.

Ekde 1898 li denove povas praktiki kiel pastro, sed li vivtenos sin per mizera salajro kun la malamikeco de la oligarkio ĝis sia morto.

La 17-an de majo 1902, 57-jara, li ekloĝas en Vil·la Joana, kampar-domo en Vallvidrera, apud Barcelono, kie li esperas kuraci sian tuberkulozon, sed la 10-an de junio li tie mortas. Nuntempe, Vil·la Joana fariĝis muzeo pri la verkisto.

La entombigo de Jacint Verdaguer fariĝis unu el la plej multnombraj ĝis tiam okazintaj en Barcelono. Krome, lia heredaĵo evidentiĝas per pluraj el la plej popularaj poemoj kaj kantoj de la kataluna kulturo kiel L'emigrant kaj Virolai. Pruvas lian popularecon ankaŭ tio, ke lia nomo estas inter la plej disvastiĝintaj en la stratoj de Katalunio.

El lia verkaro, plej elstarindas: L'Atlàntida (1876), Idil·lis i cants místics (1879), Montserrat (1889), Oda a Barcelona (1883), Canigó (1886).

En esperanto pluraj liaj poemoj estas tradukitaj en la Kataluna Antologio, ĉefe eltiraĵoj de L'Atlàntida. Aliflanke Canigó influis Abel Montagut en lia Poemo de Utnoa.

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]