Jack-André Rousseau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franca esperantisto

Jack-André ROUSSEAU (1913-1995) mortis la 9-an de majo 1995 en Parizo.

Lerninte Esperanton por la Pariza UK (1932), li funkciis kiel kasisto de la Pariza Federacio kaj, de 1958 ĝis 1994, de Unuiĝo Franca por Esperanto. Li instruis E-on dum 20 jaroj, prizorgis karavanojn de UFE al Universalaj Kongresoj (1959-1975), kaj en 1972 redaktis dum kelkaj monatoj la UFE-organon Franca Esperantisto. Eĉ siajn hobiojn li kunligis kun Esperanto: kiel aktoro, li ludis dum la UK en Majenco (1958) kaj en la filmo Angoroj (1964); kiel filatelisto, li artikolis dum jardekoj en fakrevuoj pri E-filatelo franclingve kaj pri francaj filatelaĵoj Esperante. Dek jarojn li reprezentis UFE en la Komitato de UEA. Li estis honora prezidanto de UFE, dumviva membro de UEA kaj delonga ano de Societo Zamenhof.