Jack Hylton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Hylton
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1892 (1892-07-02)
en Bolton
Morto 29-an de januaro 1965 (1965-01-29) (72-jaraĝa)
en The London Clinic
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo bandestrodirigentoimpresario
TTT
Retejo http://www.jackhylton.com/
vdr

Jack HYLTON (naskiĝinta kiel John Greenhalgh Hilton; n. 2-an de julio 1892 en Bolton en Lancashire; m. 29-an de januaro 1965 en Londono-Marylebone) estis angla ĵazbandega direktisto kaj produktisto pri koncertoj kaj muzikaloj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

La patro de Hilton laboris en kotonŝpinejo kaj estis aktiva sindikatano, ŝatokupa kantisto kaj poste gastejestro, Lia patrino estis instruistino. Jack Hilton jam frue havis unuajn prezentadojn kiel kantisto kaj piana akompanisto en la patra trinkejo kaj privojaĝis la marbordajn ripozlokojn kun pantomimo-ensemblo.

Proks. 1909 li transprenis la estradon de la bando kaj de similaj ensembloj . Tie li ankaŭ trafis en 1913 sian postan edzinon, kiun li edzinigis komence de la 1920-aj jaroj. Ekde 1914 li ankaŭ laboris en Londono kiel silentfilma pianisto kaj kiel pianisto en dancbandoj. Dum la Unua Mondmilito li direktis bandon por soldato-distrado. En 1918 komencis prezenti komediaĵojn kun Tommy Handley, jaron poste li laboris kiel kantverkisto kaj muzikeldonisto en Blackpool kaj Londono. Post kiam li aŭskultis diskojn de Paul Whiteman, ili organizis similan bandon, por kiu Hylton aranĝis la pecojn laŭ la diskoj. En 1921 la tiel nomata „Queens Hall Roof Orchestra“ unuafoje surdiskigis. En 1923 li havis propran orkestron. Baldaŭ ĝi apartenis al la plej popularaj londonaj dancbandoj, ludis en la klubejoj Kit-Kat kaj Alhambra kaj en 1926 eĉ – ampleksigita per arĉinstrumentoj – en la koncertejo Royal Albert Hall, je kio Hylton nun ne plu akompanis per piano, sed direktis kiel Paul Whiteman. En 1927 la bando unuafoje koncertvojaĝis en Eŭropo (Koncertoj en Usono de 1929 ne okazis pro malfacilaĵoj kun la sindikatoj, en 1932 tamen tieaj radiostacioj transsendis ilin). Nur en 1929 ĝi vendis pli ol 3 milionojn da diskoj.

En 1931 ĝi ludis en la pariza operejo „Mavra“-n , kiun komponis por ĝi Igor Stravinskij. En 1931 Hylton fariĝis Kavaliro de la Franca Honora Legio. En 1933 li organizis la koncertvojaĝon de Duke Ellington en Britujo kaj Eŭropo. En la jaro 1934 Coleman Hawkins ludis en la bando de Hylton dum sia restado en Anglujo. En 1935 – post kiam ĝi prezentis en unua aparta filmo nome „She shall have music“ – Hylton pretertempe malfondis la bandon kaj direktis dum dek monatoj en Usono propran bandon kun usonaj muzikistoj. Post sia reveno en 1936 li daŭrigis siajn sukcesojn, vojaĝis en 1938 lastan fojon en Eŭropo, malfondis tamen la bandon je la komenco de la milito en 1940 (En 1950 ili denove kuniĝis al „Royal Command Performance“). Post tio Hylton komencis labori kiel koncertorganizanto, komence por la Reĝa Filharmonia Orkestro. Ekde 1941 li komencis sian karieron kiel sukcesa muzikalproduktisto. Je tio li malkovris en 1948 Shirleyon Bassey. Ekde 1955 li ankaŭ multe laboris por la televido. En 1963 li edziĝis duan fojon. Li mortis en 1965 pro koratako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]