Jack Phillips

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Phillips
Jack George Phillips radiotelegrafisto sur Titanic
Jack George Phillips
radiotelegrafisto sur Titanic
Persona informo
Naskiĝo 11-a de aprilo 1887
en Farncombe, Surrey, Anglio
Morto 15-a de aprilo 1912
en Atlantiko
Mortokialo hipotermio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo radiotelegrafisto
vdr

John George "Jack" Phillips (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1887 - mortinta la 15-an de aprilo 1912) estis pli aĝa radiotelegrafisto deĵoranta sur Titanic.

La dudekkvinjara Jack Phillips estis spite al sia juneco ĉe siaj superuloj en kompanio Marconi Marine bone enskribita kaj li estis konsiderita kiel unu el iliaj plej bonaj kaj plej talentemaj telegrafistoj. Li komencis labori en poŝtoficejo kaj en la jaro 1906 li venis en radiotelegrafian metilernejon en Liverpool. Li metis finan ekzamenon kun eminenta rezulto kaj en la sekvantaj jaroj li deĵoris sur vico da ŝipoj: Teutonic, Lusitania, Mauretania, Campania kaj fine sur Oceanic. En lastaj tri jaroj li priservis fortan elsendigilon lokigita sur okcidentirlanda marbordo. Li estis plene donita al sia okupo, kaj kiam li eksciis pri sia nomumo al Titanic, li ne kaŝis ĝojon.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara