Jack Scanlon
| Jack Scanlon | |
| Naskiĝo | la 6-an de aŭgusto 1998, do nun 13-jara en Canterbury, Kent, Anglio |
Jack Scanlon naskiĝis la la 6-an de aŭgusto 1998 en Canterbury, do nun 13-jara) estas brita infana aktoro. Li havis unu el la du ĉefaj roloj en la filmo La knabo en striata piĵamo de 2008. Kvankam li naskiĝis en Canterbury, li nun vivas en Deal, Kent, kun siaj gepatroj kaj kun pli juna frato. Li estas skolto kaj ŝatas futbalon.
Por la rolo en la filmo La knabo en striata piĵamo li kandidatiĝis pro sia lerneja teatra klubo, kaj li elektiĝis por la rolo de la juda knabo Ŝmuel post kiam la reĝisoro Mark Herman limigis sin al tri kandidatoj kaj pare aktorigis ĉiujn el tiuj tri knaboj kun la alia ĉefaktoro, la knabo Asa Butterfield. Jack kaj Asa tiom bone interagis, ke tio decidigis la elekton.
Kvankam La knabo en striata piĵamo por Jack Scanlon estas la unua rolo en kineja filmo, li aktoris antaŭe: nome li aperis en 10-minuta mallonga filmo "The Eye of the Butterfly" ("la okulo de la papilio"), kaj en epizodo de 2007 de la televida programo Peter Serafinowicz Show. Krome li ludis la rolon de pli juna frato de la ĉefrolo Sean (William Miller) en la brita porinfana televida serieto Runaway, sendita tra la kanalo BBC One, kiu estis parto de filmaro pri senhejmeco.
[redakti] Listo de filmoj
[redakti] Kinejaj filmoj
- 2008: La knabo en striata piĵamo (en la rolo de knabo Ŝmuel)
[redakti] Televidaj filmoj
- 2010: Married Single Other (en la rolo de knabo Joe)
- 2009: Runaway (en la rolo de knabo Dean)
- 2007: Peter Serafinowicz Show (en pluraj roloj)