Jack Sheppard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jack SHEPPARD (naskiĝis en decembro 1702, Stepney, Anglio; mortis la 16-an de novembro 1724 en Londono) estis angla rabisto en la 18-a jarcento. Ĉar li kvarfoje sukcese eskapis el londonaj malliberejoj, li iĝis heroo de versoj, foiraj teatraĵoj kaj romanoj.

Ĉar lia patro frue mortis, Jack Sheppard kreskis en labordomo. Li lernis skribi kaj legi, sed pasigis la tempon plej volonte inter la ŝtelistoj kaj amoristinoj de Drury Lane kaj vivtenis sin per malgrandaj krimagoj. Oni kaptis lin la 24-an de aprilo 1724 kaj malliberigis lin en la prizono de Saint Giles, el kie li baldaŭ eskapis. Oni denove kaptis lin post kelkaj novaj ŝteloj kaj tiam malliberigis lin en New Prison (nova prizono). Li eskapis la 25-an de majo per nekredebla lerteco kaj daŭrigis krimadon, ĝis denuncis lin Jonathan Wild, gvidanto de la londonaj krimuloj. Oni arestis Sheppard denove la 23-an de julio kaj kondamnis lin je morto. Li eskapis el la malliberejo Old Bailey, per raspilo, kontrabandita de lia amatino Poll Maggot.

Oni kaptis lin kvarafoje la 10-an de septembro kaj enprizonigis lin en Newgate, en privata ĉelo, en la plej sekura parto de la prizono. Oni katenigis lin al la planko, sed li sukcesis rompi la ĉenojn kaj grimpis en la kamenon, trairinte plurajn ferpordojn. Poste li revenis kaj el littuko li faris ŝnuregon kaj malleviĝis el la supera parto, apud la muro eksetren. Li okupiĝis la sekvajn tagojn pri ŝtelado kaj ŝtelrompoj, fine li ebriiĝis, kaj pro tio oni sukcesis kapti lin denove kaj revenigis lin en la prizonon.

Jack Sheppard pendumiĝis la 16-an de novembro sur la ekzekutejo Tyburn, kie onidire alvenis 200.000 scivolemuloj por partopreni la spektaklon.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda