Jack Smith (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Smith
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1932 (1932-11-14)
en Columbus
Morto 18-an de septembro 1989 (1989-09-18) (56-jaraĝa)
en Manhatano
Mortokialo morto pro aidoso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filmreĝisorofotistoaktoro • filmaktoro • ĉefkameraisto
Verkoj Flaming Creatures
vdr

Jack Smith (14a de Novembro 193225a de Septembro 1989) estis usona filmfaristo, aktoro, kaj pioniro de subkultura kino. Li estis ĝenerale laŭdata kiel fonda patro de usona performanca arto, kaj estis de kritikistaro agnoskita kiel majstra fotisto, kvankam lia fota verkaro estas rara kaj restas tre nekonata.

Smith edukiĝis en Teksaso kie li faris sian unuan filmon, Buzzards over Baghdad, en 1952. Li translokiĝis en Novjorkon en 1953.[1]

La plej fama (kaj ĉefe la plej notinda) el la verkoj de Smith estas Flaming Creatures (1963). Tiu filmo estas satiro de la holivudaj filmoj de kategorio B kaj estas omaĝo al aktorino Maria Montez, kiu stelulis en multaj tiaj produktaĵoj. Tamen, aŭtoritatoj konsideris kelkajn scenojn kiel pornografiaj. Kopioj de la filmo estis konfiskitaj ĉe la premiero kaj ĝi estis sekve malpermesita (teknike, ĝi estas ankoraŭ malpermesita ĝis nun).

Selektita filmaro[redakti | redakti fonton]

De Jack Smith
  • 1952: Buzzards Over Baghdad [1]
  • 1961: Scotch Tape
  • 1963: Flaming Creatures (b/w, 46 min.)
  • 1963: Normal Love (120 min.)
  • 1967: No President (a/k/a The Kidnapping of Wendell Wilkie by The Love Bandit, ĉ. 50 min.)
Kun Jack Smith kiel aktoro
Pri Jack Smith
  • 2006: Jack Smith and the Destruction of Atlantis fare de Mary Jordan.[1]

Libroj de Smith[redakti | redakti fonton]

  • 1960 16 Immortal Photos
  • 1962 The Beautiful Book (dead language press, republikigita en 2001 deGranary Books)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 "Film Examines Art-World Provocateur" Arkivigite je 2007-06-28 per la retarkivo Wayback Machine By David Ebony, Art in America, May '07, p.47. Konsultita 2-3-09. Kun fotoj de Smith en antaŭ-produktorado por Flaming Creatures kaj en Shadows in the City.

Bibliografio

  • Hoberman, J., On Jack Smith's 'Flaming Creatures' (And Other Secret-Flix of Cinemaroc), New York: Granary Books, 2001
  • J. Hoberman kaj Leffingwell, Edward (eld.), Wait For Me At The Bottom Of The Pool: The Writings Of Jack Smith, New York kaj London: High Risk Books and PS1, 1997
  • Johnson, Dominic. "Glorious Catastrophe: Jack Smith, Performance and Visual Culture", Manchester and New York: Manchester University Press, 2012
  • Leffingwell, Edward (Kismaric, Edward and Carole & Heiferman, Marvin, eds.) Flaming Creature: Jack Smith, His Amazing Life and Times, London: Serpent's Tail, 1997
  • Reisman, D. "In the Grip of the Lobster: Jack Smith Remembered", Millennium Film Journal 23/24, Winter 1990-91.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]