Jack Welch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Francis „Jack“ WELCH Jr. (19-an de novembro 1935 en Peabody, Massachusetts) estis ekde aprilo 1981 ĝis septembro 2001 la CEO de General Electric.

Li studvizitis la ŝtatan Universitaton de Meseĉuseco kaj diplomiĝis en Universitato de Illinois kiel kemia inĝeniero. Li laboris ekde 1960 en diversaj pozicioj de General Electric, en 1981 venis en la gvidantaron de la entrepreno. Lia politiko estis la vendo aŭ malfermo de la neprofitdonaj branĉoj kaj aĉeto de esperplenaj teknologioj. Tiu politiko igis la konzernon profitdona kaj kreskanta entrepreno.

Welch kreskigis la spezon de General Electric de 27 miliardoj da USD (1981) al 130 miliardoj da USD (2001), la jara profito sep-obliĝis je 12,7 miliardoj da USD. Li samtempe malpliigis nombron de la dungitoj de 400.000 al 300.000.

Li estas ekde 2001 en tria geedzeco kun Suzy Welch (24 jarojn pli juna ol li), iama ĉefredaktorino de Harvard Business Review.

La privata posedaĵo de Jack Welch valoras 900 milionojn da USD (stato: 2005).

Welch estis nomata en 1999 – fare de la ekonomia gazeto Fortune – al „Manaĝero de la jarcento“. Liaj kritikistoj nomumas lin Neŭtron, aludante al neŭtronbombo, kiu nenigas nur la organismojn, dum konstruaĵoj restas.

Verkoj