Jaco Pastorius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jaco Pastorius dum koncerto je Napolo en 1986

John Francis „Jaco“ Pastorius la 3-a (* 1-an de decembro 1951 en Norristown, Pensilvanio; † 21-an de septembro 1987 en Fort Lauderdale, Florido) estis usona ĵaz-basisto kaj komponisto. Li estis unu el la plej influriĉaj basistoj de la pli juna muzikhistorio.[1] Ekde 1979 li ankaŭ koncertis nur nur per la baso. Lia kredo tekstis: "Mi ludas bason, kvazaŭ mi ludus per homa voĉo."[2] En 1988 la legantoj de Down Beat elektis la basiston Pastorius kiel ununuran basiston Down Beat en la Ĵazan Glorhalon.[3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Pastorius naskiĝis la 1-an de decembro 1951 kiel filo de frapinstrumentisto John Francis Pastorius la 2-a kaj ties edzino Verna Katarina Haapala (poste Stephanie Katherine Pastorius) en Norristown en Pensilvanio.[4] Mallonge post ties naskiĝo lia familio transloĝiĝis al Oakland Park en la usona ŝtato Florido. Tie li iris poste al la mezgrada lernejo, kie li malkovris sian pasion por sportoj kiel basbalo, korbopilkado kaj piedpilkado. Ankaŭ lia muzika kariero komencis tie.[5] Pastorius ludis en pluraj lernejaj bandoj. En la aĝo de dek kvin li komencis muziki kiel frapinstrumentisto en la bando The Las Olas Brass. Kiam lin post kelka tempo anstataŭis alia frapinstrumentisto, kaj samtempe basisto Kenny Neubauer forlasis la bandon, Pastorius transiris al elektra basgitaro.[6]

En la instru-vidbendo "Modern Electric Bass" Pastorius diris pri tio: "Mi vundis dum piedpilkado la manartikon, kio motivigis min ŝanĝiĝi al baso."

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Jaco Pastorius en 1981 kun Weather Report

Pastorius akompanis en la surlokaj klubejoj la kantotriopon Supremes kaj kantistinon Nancy Wilson; li ankaŭ muzikis kun Ira Sullivan, Wayne Cochran kaj Peter Graves. Per tio li rapide fariĝis konata en la ĵazklubaro de suda Florido. Kiel membro de la dombando en Bachelors III Club' je Fort Lauderdale ekestis muzika renkonto kun Paul Bley kaj Pat Metheny. Post kelkaj semestroj ĉe la Universitato de Miamo li fariĝis en 1976 mem instruisto por ĵazo ĉe la tiea für muziklernejo Frost. Kun la ĵazroko-bando Blood, Sweat & Tears li ludis en 1975/1976. Mallonge poste li sonregistris kun Joni Mitchell la albumon Hejira kaj publikigis sian soloalbumon Jaco Pastorius, je kiu inter alie kunverkis Herbie Hancock kaj kiu estis nomumata por du Gramioj. Aprilon de la sama jaro Pastorius fariĝis membro de la grupo Weather Report, al kiu li apartenis ĝis 1982 kaj kun kiu li festis siajn plej grandajn sukcesojn.[7] Ekde 1979 li prezentis diversajn solokoncertojn, inter alie je la Berlinaj Ĵaztagoj. Ekde 1981 li entreprenis sian bandego-projekton Word of Mouth, je kiu li ankaŭ eluzis siajn komponistajn talentojn. En bandetoj li muzikis kun Hiram Bullock kaj Kenwood Dennard, en Eŭropo ankaŭ kun Bireli Lagrene.

Drogoj, depresioj kaj morto[redakti | redakti fonton]

Dum lia tempo ĉe Weather Report komencis kaj kreskis la drogokonsumo de Pastorius, unue per alkoholo, poste ankaŭ per kokaino.[8] En 1982 oni diagnozis je li dupolusan obstrukcon. Por kuraci lin, lia edzino sendis lin en psik-malsanulejon, kie oni preskribis al li litio-terapion. Du semajnojn poste li konvinkis la personaron de la malsanulejo, lasi lin prezenti koncerton kun Peter Graves. Pastorius promesis, post tio reveni en la malsanulejon, kion li tamen ne faris. Sed ĝis 1986 lia psiksana stato malboniĝis tiel draste, ke li denove devis esti portata en la malsanulejon Ĉar li rifuzis pluan akcepton de litio pro la kromefikoj, oni preskribis al li la medikamenton Tegretal.[9] Ekde meze de 1986 li estis plejparte senhejma.

La 12-an de septembro 1987 je la 4:20 horo pordogardisto Luke Havan malmilde terenbatis Ĵakon Pastorius. La batado ekestis, kiam li rifuzis la eniron en la noktoklubejon Midnight Bottle Club en Wilton Manors al Pastorius, kaj tiu ĉi kolerege martelece frapis kontraŭ la pordo de la klubejo. Post tio Havan komencis bategi Pastoriuson. La pordogardisto poste diris, ke li estis taksinta la basiston agresema drogomaniulo. Post naŭ tagoj de komato Jaco Pastorius mortis en la aĝo de 35 jaroj la 21-an de septembro 1987 je la 22:00 horo sekve de siaj vundoj.[10][7]

El unua geedzeco kun Tracy Pastorius devenas la gefiloj Mary kaj John. En lia dua geedzeco kun Ingrid naskiĝis en 1982 ĝemeloj, kiuj ankaŭ fariĝis muzikistoj: Felix Pastorius (baso)[11] kaj Julius Pastorius (frapinstrumentaro).[12][13]

Muzika graveco[redakti | redakti fonton]

Pastorius difinis la rolon de la elektra basgitaro tute nove per sia virtuoza, soloa ludo.[14] Li estis vojmontra kaj prega je la uzado de senfreta baso en ĵazo. Lia individua ludmaniero kun rapidaj melodiaj pasaĵoj je enigo de flaĝolettonoj en ĉiuj pozicioj de la prentabulo starigis tute novajn normojn je la ludo de elektra basgitaro. Ekzemploj de lia revoluciaj ludoteknikoj estas lia propra komponaĵo "Portrait of Tracy" de sia unua albumo "Jaco Pastorius" aperinta en 1976 , "Donna Lee", ankaŭ de la unua albumo aŭ la komponaĵo "A Remark You Made" de Joe Zawinul (aperinta sur la albumo "Heavy Weather" publikigita en 1977 fare de Weather Report). Multaj basistoj post li, ekz. Marcus Miller aŭ Victor Bailey estis pregataj de li. Lia influo sur postsekvaj elekrobasistoj estas komparebla nur kun tiu de Charlie Parker sur postsekvaj saksofonistoj aŭ tiu de Jimi Hendrix sur elektrogitaristoj.[15] En 1985 aperis lia instrua vidbendo Modern Electric Bass.

Distingadoj kaj honoradoj[redakti | redakti fonton]

Por sia solo-albumo Jaco Pastorius li ricevis en 1977 du Gramio-nomumadojn. Unu por la tuta albumo laŭ la kategorio Plej bona ĵazprezentaĵo de grupo, la alian laŭ la kategorio Plej bona instrumenta prezentaĵo de soloisto por sia interpretaĵo de la ĵazklasikaĵo Donna Lee.[16] En 1978 li denove estis nomumita kiel plej bona ĵazsoloisto por sia sukceso je la albumo de Weather Report "Heavy Weather".[17] En la kategorio Plej bona rokĵazo-prezentaĵo, kante aŭ instrumente li gajnis en 1980 kune kun Weather Report Gramion pro la koncertalbumo 8:30.

La legantaro de Down Beat elektis lin en 1988 en la daŭnbitan Famohalon.[18]

La 1-an de decembro 2008, je kiu Pastorius festus sian 57-an naskiĝdatrevenon, parko en lia hejmurbo Oakland Park estis transnomita en "Jaco Pastorius Park".[19]

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Jaco Pastorius kun "Bass of Doom" ĉe koncerto kun "Weather Report" en 1977

Basinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Per sia plej fama elektra basgitaro, Fender Jazz Bass el 1962 kun treege mallarĝa kolo, Pastorius kreis „nekompareblan muzikan sonon,kiu fulmrapide povis ŝanĝiĝi ekde profunda, longa grumblado en helan jubiladon.“[20] Kiam Pastorius 1986 haltadis en la novjorka Centra Parko, ĉar li estis senhejma, oni ŝtelis de li lian instrumenton. Majon de 2008 ĝi reaperis; ĝin ricevis muzikisto Will Lee, kiu igis konstati la verecon fare de Victor Wooten kaj Victor Bailey. Fender eldonis omaĝe al li la senfretan Jaco-Pastorius-version de Jazz Bass.[21] Pastorius ludis ankaŭ fretajn basgitarojn, ekz. ĵazbason el la jaro 1960, kiun li aĉetis por 90 dolaroj en Florido.[4]

Amplifiloj[redakti | redakti fonton]

Pastorius uzis por siaj prezentadoj du Acoustic-360-amplifilojn el la jaro 1968 po 200 vatoj kaj 18-colajn laŭtparolilojn.[22] Pri la agordoj je la amplifilo li diris al la revuo Guitar Player Magazin:

Kutime mi suprenturnas la basagordilon plene kaj la altogordilon proksimume je la duono, depende de tio, je kia stato estas la kordoj. Ju pli malnovaj estas la kordoj, des pli da altoj oni devas enigi, ĉar la sonfideleco de la kordoj post kelka tempo vere malpliiĝas. Por studioregistradoj li uzis neniun amplifilon.[4]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Li uzis baskordojn Swing-Bass.[23] krome li uzis senetikedan efektpedalon, kun kiu li povis generi distorditan, bruan sonon. Dum koncertoj li ofte uzis la prokrastofunkcion de la pedalo, per kiu li sonigis certajn partojn de la baslinio kiel senfina buklo, por improvizi pri ĝi. Li konektis efektaparaton MXR-Digital-Delay kun unu el la du amplifiloj, por generi vibradon.

Ludmaniero[redakti | redakti fonton]

Pastorius ofte ludis fantomtonojn, je kiuj oni dampas la kordon per la prenmano. Krome li ofte uzis flaĝolettonojn.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Soloalbumoj[redakti | redakti fonton]

Albumo Jaro Rimarkoj
Jaco Pastorius 1976 La unua soloalbumo de Pastorius enhavas la novversion de Donna Lee de Charlie Parker. Ĝi estis nomumita por du Gramioj.
Live At Berliner Jazztage 1979 Solokoncerto novembron de 1979 je la Berlinaj Ĵaztagoj
Word of Mouth 1981 Word of Mouth estas bandego, kiun fondis Pastorius. Per ĝi li sonregistris la sep titolojn por ĉi tiu albumo.[24]
Birthday Concert (Live) 1981 sonregistrita je Mr. Pip's en Fort Lauderdale je la 30-a naskiĝdatreveno de Jaco Pastorius.[25]
Invitation (Live) 1983 La albumo estis sonregistrita dum la koncertvojaĝo kun la bandego Word of Mouth en Japanujo.[26]
Live in Italy (Live) 1986 Koncerto marton de 1986 kun gitaristo Bireli Lagrene kaj frapinstrumentisto Tomas Böröcz.
Honestly (Live) 1986 Solokoncerto marton de 1986 en Wels (Aŭstrujo)

Studioverkado kaj gastprezentadoj[redakti | redakti fonton]

Albumo Muzikistoj Jaro Rimarkoj
Jaco Paul Bley - Pat Metheny - Jaco Pastorius - Bruce Ditmas 1974 La unua studioalbumon, kiun Jaco Pastorius kunverkis.
Bright Size Life Pat Metheny 1975
All American Alien Boy Ian Hunter 1976 Baso je sep el la ok titoloj, gitaro je la oka titolo God [Take 1][27]
Hejira Joni Mitchell 1976 Pastorius estas aŭdebla je kvar kantoj de la albumo. Li akompanis la muzikiston Joni Mitchell ankaŭ je la postsekva koncertvojaĝo.[28]
Land of the Midnight Sun Al Di Meola 1976 krom Stanley Clarke kaj Anthony Jackson
Triologue - Live Albert Mangelsdorff - Jaco Pastorius - Alphonse Mouzon 1977 Koncertregistraĵo de la 6-a de novembro 1976 en la Berlina Filharmoniejo
Sunlight Herbie Hancock 1977 je la peco "Good Question"
Don Juan's Reckless Daughter Joni Mitchell 1977 Baso kaj perkutinstrumentoj Percussion[29]
Trio of Doom John McLaughlin - Jaco Pastorius - Tony Williams 1979 parte en studio, parte registrita dum koncerto en Kubo, publikigita nur en 2007
Mingus Joni Mitchell 1979
Shadows and Light (Live) Joni Mitchell 1979 Lakoncerto estis registrita septembron de 1979 en Santa Barbara County Bowl.[30]
Mr. Hands Herbie Hancock 1980 je la peco "4 AM"
Upside Downside Mike Stern 1986 je la peco "Mood Swings"
Mo' Wabasi Randy Bernsen 1986 je la pecoj "Swing Thing" kaj "Californic"
Stuttgart Aria Birelli Lagrene & Jaco Pastorius 1986 kun Vladislav Sendecki Jan Jankeje

Kun Weather Report[redakti | redakti fonton]

Albumo Jaro Rimarkoj
Black Market 1976 Pastorius estas aŭdebla je Cannon Ball kaj je sia propra konmponaĵo Barbary Coast.[31]
Heavy Weather 1977 Du titoloj de Pastorius: Havona kaj Teen Town (je tio li ankaŭ ludas frapinstrumenton). La albumo estis nomumita porGrammy.
Mr. Gone 1978 Du titoloj de Pastorius: River People kaj Punk Jazz
8:30 (Live) 1979 La koncertalbumo estas kompilaĵo el malsamaj spektakloj, la plej multaj titloj devenas de koncerto en Long Beach la 24-an de novembro 1978.[32] Enhavas la bassoloon Slang.
Night Passage (Live) 1980 La albumo estis registrata dum kvar spektakloj en Complex en Los-Anĝeleso.[33] "Three Views of a Secret" de Pastorius.
Weather Report 1982 La lasta oficiala albumo de Weather Report kun Pastorius, sen komponaĵo lia.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bill Milkowski: The Extraordinary and Tragic Life of Jaco Pastorius. Miller Freeman Books, San Francisco 1995/Backbeat Books 2006, ISBN 978-0-87930-859-9
  • Gunther Baumann: Zawinul. Ein Leben aus Jazz. Residenz Verlag, Salzburg 2002, ISBN 978-3-7017-1291-5, Kap. 25: Jaco Pastorius. «Der beste Bassist, den wir je hatten», p. 129–133, passim.
  • Thomas Steinfeld: In diesem Holz wohnt ein ganz eigener Ton[34]. En: Süddeutsche Zeitung. 16-an de majo 2008, n-ro 113

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josef Engels: Sag mir, wo die Bässe sind. En: Die Welt, 23-an de majo 2008, p. 32.
  2. "Joachim-Ernst Berendt, das jazz buch", S. Fischer, Frankfurt a.M. 1953, noveldono de 2005; prilaborita kaj pliampleksigita de Günther Huesmann, paĝo 590
  3. Listo de la akceptitoj de la Ĵaza Glorhalo
  4. 4,0 4,1 4,2 Informoj pri Pastorius sur la repaĝo de lia familio
  5. Biografio sur retpaĝo de entuziasmuloj
  6. Bill Milkowski: Jaco, The Extraordinary and Tragic Life of Jaco Pastorius, p. 27
  7. 7,0 7,1 Reinhard Bock: In Memoriam: Jaco Pastorius 1951-1987
  8. Bill Milkowski: The Extraordinary and Tragic Life of Jaco Pastorius.
  9. http://www.jpastorius.net/mind2.html
  10. Biografio sur la retpaĝo de Warner Music
  11. Felix Pastorius (baso)
  12. Julius Pastorius (frapinstrumentaro)
  13. Besetzung 'Herrnkind'
  14. Omaĝo ĉe NRP
  15. Komp. Robert Fischer: Anything goes. In: All that Jazz. Die Geschichte einer Musik. Reclam Verlag, Stutgarto. 3., pliampleksigita kaj aktualigita eldono de 2007, p. 415
  16. http://www.jacopastorius.com/music/extras/solo_grammy.asp
  17. "Heavy Weather" sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  18. Biografio de Jaco Pastorius ĉe downbeat.com
  19. Hejmpaĝo pri la Parko Jaco Pastorius
  20. Thomas Steinfeld: Nach 20 Jahren wieder aufgetaucht Der Bass des Schicksals. En: Süddeutsche Zeitung. 16-an de majo 2008.
  21. Jaco Pastorius Signature Model
  22. Surlistigo de la ekipaĵo de Pastorius
  23. Pastorius respondas demandojn de fervora subtenanto
  24. "Word of Mouth" sur la oficiala hejmpaĝo Jaco Pastorius
  25. "Birthday Concert" sur la oficiala hejmpaĝo Jaco Pastorius
  26. "Invitation" sur la oficiala hejmpaĝo Jaco Pastorius
  27. "All American Alien Boy" sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  28. "Hejira" sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  29. "Don Juan's Reckless Daughter" sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  30. "Shadows and Light" sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  31. "Black Market"sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  32. "8:30" sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  33. Night Passage sur la oficiala hejmpaĝo de Jaco Pastorius
  34. In diesem Holz wohnt ein ganz eigener Ton