Jacob Obrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Obrecht
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1457 (1457-01-01)
en Gento
Morto 1-an de aŭgusto 1505 (1505-08-01) (48-jaraĝa)
en Ferrara
Mortokialo pesto
Lingvoj latina
Ŝtataneco Burgonjaj Malaltaj Landoj
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Jacob Obrecht.

Jacob Obrecht (* 1457/58 en Gento; † julio 1505 en Ferrara) estis flandra komponisto kaj kantisto samkiel kleriko de la Renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Obrecht estis la ununura filo de urba trumpetisto de Gento Willem Obrecht (1430/35 - † ĉ. 22-a de novembro 1488) kaj Lysbette Gheeraerts (1438/42 - † mallonge antaŭ la 30-an de junio 1460). Verŝajne oni edukis Obrecht kiel ĥorknabo. Ĉ. ekde 1472/3 li studis je nekonata loko teologion kaj finis sian studon antaŭ 1479. Laŭ tradicio de la 16-a jarcento Obrecht kaj Erasmo de Roterdamo renkontiĝis 1480 en Utreĥto.

Ekde 1479/80 ĝis 1483/84 Obrecht aktivis ĉe Saint-Gertrautis en Bergen op Zoom. Mallonge antaŭ sia dungiteco li estis vokita kiel pastro kaj estis celebrinta sian unuan meson.

La 28-an de julio 1484 la kapitulo de la katedralo de Cambrai dungis lin kiel kantlerneja instruisto. Li transprenis sian postenon la 6-an de sptembro 1484. Li instruis al la ĥorknaboj liturgion, ĥoralkantadon, bonkonduton kaj la latinan kaj krome devis kontroli la provizadon, vestadon kaj la libertempumadon de la knaboj. Tamen baldaŭ li ek neglektis siajn taskojn kaj finfine provis eldevigi sian maldungadon. La 21-an de oktobro 1485 la kapitulo tial decidis maldungi lin.

Obrecht iris al Bruĝo, kie oni alvokis lin je kantmajstro la 13-an de oktobro 1485. Li transprenis la oficon novembre 1485. Liaj taskoj estis preskaŭ identaj kun tiuj en Cambrai. Kulmino de la Bruĝa tempo esti la vojaĝo de Obrecht al la kortego de la muzikpasia duko de Ferrara Ercole d’Este (novembro 1487 - majo 1488). Tiun ĉi vojaĝon peris Jean Cordier, la fama kantisto kaj amiko de Obrecht, laŭmisie de la duko. Ercole provis reteni Obrecht en Italio, sed ne sukcesis. Obrecht vojaĝis – pro milito – ne sur rekta vojo reen al Bruĝo, sed al Bergen op Zoom, kie li restis dumkelkaj monatoj. La 22-an de januaro 1491 li demisiis en Bruĝo.

Obrecht trovis postenon en Antverpeno ĉe Notre-Dame, kie li sukcede de Jacob Barbireau iĝis ĥormajstro. Verŝajne en 1492 li vojaĝis al Francio. En 1494/5 li provis sinrekomendi al la papo, por kiu li komponis la moteton „Inter praeclarissimas virtutes“.

Ekde somere 1497 ĝis fine 1498 Obrecht staciis pro malsano en Bergen op Zoom. Ekde 1499 li ree aktivis ĉe Saint-Donatian en Bruĝo, kie li grave malsaniĝis dum la somero 1500. Jam antaŭ la 24-a de junio 1501 li forlasis, intertempe resaniĝinte, Bruĝon por ĉiam.

Li iris al Antverpeno, kie li ekde la 24-a de junio 1501 ĝis almenaŭ la 24-a de junio 1503 estis vikariokantisto ĉe Notre-Dame.

Printempe 1503 li provis atentigi Maksimiliano la 1-a pri si. Por tiu ĉi li komponis verŝajne la meson „Sub tuum praesidium“ kaj ricevis donacon. Certe ankaŭ la meso „Maria zart“ apartenas al tiu ĉi kunteksto.

En 1503/4 Obrecht eble apartenis al la Papa Kapelo, almenaŭ li konsideris eniĝi tiun ĉi. Ĉar la salajrolistoj de la Papa Kapelo por tiu ĉi tempo malaperis, dokumenta pruvo ne eblas.

Ekde oktobro 1504 Obrecht denove estas trovebla ĉe la kortego de Ercole en Ferrara, ĉifoje kiel oficiala kapelmajstro; lia tuja antaŭulo estis Josquin des Prez. La 25-an de januaro 1505 mortis Ercole, kies filo Alfonso la 1-a d’Este tuj maldungis Obrecht. Provo de Obrechts trovi sian bonŝancon en Mantovo fiaskis. Mallongan tempon poste li revenis al Ferrara kaj trovis postenon kiel pastro, eble en la germana aŭ nederlanda komunumo. Julie 1505 li mortis en la pestmalsanulejo de Ferrara.

La portreto de Obrecht[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj de la 20-a jarcento oni malkovris altvaloregan portreton pri Obrecht el la skolo de Memling. Ĝi devenas el la jaro 1497.

Portreto de Obrecht

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Obrecht Werk ampleksas mesojn, motetojn kaj profanajn pecojn. Aparte transdonataj estas jenaj verkoj:

Mesoj[redakti | redakti fonton]

  1. Missa Adieu mes amours;
  2. Missa Ave regina celorum;
  3. Missa Beata viscera;
  4. Missa Caput;
  5. Missa Cela sans plus;
  6. Missa De Sancto Donatiano;
  7. Missa De Sancto Martino;
  8. Missa De tous biens playne;
  9. Missa Fors seulement;
  10. Missa Fortuna desperata;
  11. Missa Grecorum;
  12. Missa Je ne demande;
  13. Missa L’homme armé;
  14. Missa Libenter gloriabor;
  15. Missa Malheur me bat;
  16. Missa Maria zart;
  17. Missa O lumen ecclesie;
  18. Missa Petrus Apostolus;
  19. Missa Pfauenschwanz;
  20. Missa Pluriorum carminum (1),
  21. Missa Pluriorum carminum (2);
  22. Missa Rose playsante;
  23. Missa Salve diva parens,
  24. Missa Scaramella (fragm);
  25. Missa Sicut spina rosam;
  26. Missa Si dedero;
  27. Missa Sub tuum presidium;
  28. Missa Veci la danse barbari.

Mesoj atribuitaj al Obrecht[redakti | redakti fonton]

  1. Missa Gracuuly et biaulx;
  2. Missa De Sancto Johanne Baptista
  3. Missa Je ne seray plus;
  4. Missa N’aray-je jamais;
  5. Missa Sine nomine;
  6. Missa Beata progenies.

Motetoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alma Redemptoris mater;
  2. Ave Maris stella;
  3. Ave Regina coelorum;
  4. Beate es, Maria;
  5. Benedicamus in laude Jhesu;
  6. Cuius sacrata viscera (I);
  7. Cuius sarata viscera (II);
  8. Factor orbis / Veni, Domine;
  9. Haec deum caeli;
  10. Inter praeclarissimas virtutes;
  11. Laudemus nunc dominum;
  12. Laudes Christo redemptori.;
  13. Mater Patris, nati nata;
  14. Mille quigentis / Requiem;
  15. O Beate basili / O beate pater;
  16. Omnis spiritus laudet;
  17. O preciosissime sanguis;
  18. Parce domine;
  19. Quis numerare queat;
  20. Regina celi;
  21. Salve crux, arbor vite / O crux lignum;
  22. Salve Regina (I);
  23. Salve Regina (II);
  24. Salve Regina (III);
  25. Salve sancta facies / Homo quidam;
  26. Si bona suscepimus;
  27. Si sumpsero.

Motetoj de dubinda aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

  1. Discubuit Jesus,
  2. Judaea et jerusalem;
  3. Magnificat;
  4. Nec mihi nec tibi.

profanaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Als al de weerelt,
  2. Den haghel ende die calde snee;
  3. Fors seulement;
  4. Hebbe gheen ghelt;
  5. Helas mon bien,
  6. Ic draghe de mutse clutse;
  7. Ic hoerde de clocskins luden;
  8. Ic ret my uit spacieren;
  9. Ic weinsche alle scoene vrouwen;
  10. J’ay pris amours;
  11. Lacen adieu;
  12. Laet u genoughen;
  13. La Tortorella;
  14. Ma menche vel ma buche;
  15. Marion la doulce;
  16. Meskin es hu (adiu, adiu);
  17. Moet mij laten u vriendlelic schijn;
  18. Rompeltier;
  19. Se bien fait;
  20. Sullen wij langhe in drucke;
  21. T’Andernacken;
  22. Tant que nostre argent dura;
  23. T’meisken was jonck (De tusche in Busche);
  24. Tsat een (cleen) meskin;
  25. Waer sij di han;
  26. War willen wij metten;
  27. Weet ghy wat mijnder jonghen herten.
  28. Fuga;
  29. -33. 5 Instrumentalstücke.

Aprezo[redakti | redakti fonton]

Nur lastatempe la imago pri Obrecht kiel plej grava komponisto de la frurenesanco krom Josquin des Prez preciziĝis. Kiel preskaŭ neniu alia li antaŭenpusis la evoluon de la meskomponado en la 1480/90-aj jaroj. Nur per la venko de pli vortpregita stilidealo, kies plej elstara reprezentanto estas Josquin des Prez, la famo de Obrecht paliĝis.