Jacob Paix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Paix
33 jarojn aĝa

Jacob PAIX, (* 1556 en Augsburg; † ĉ. 1623 (?) supozeble en Hilpoltstein) estis germana orgenisto, orgenkonstruisto, kapelestro, komponisto kaj eldonisto. Li famiĝis kiel kolektanto de propraj kaj fremdaj muzikpecoj.

Vivovojo

Collegium musicum
ĉe la laborloko de Paix,
la gymnasium illustre, 1590

Jacob Paix naskiĝis en 1556 en Augsburg, kie lia patro deĵoris kiel orgenisto en la preĝejo St. Anna. Lia patro edukis lin muzike.

En 1576, junaĝe edziĝinta, Jacob Paix iĝis orgenisto de la paroka preĝejo en Lauingen ĉe la Danubo. Tie li amplekse aktivis kiel komponisto kaj eldonisto, precipe kunlabore kun la presisto de la palatina grafo, Leonhard Reinmichel.[1] La rilato de Paix al Caspar Sturm, konstruinto de la orgeno en la katedralo de Ulm, dokumentas krom pluaj fontoj, ke Paix agis ekde Lauingen ankaŭ kiel orgenkonstruisto.[2]
Tie ĉi li kontaktis kun la palatingrafa gymnasium illustre. Tio evidentiĝas el peto de la 6-a de aŭgusto 1600 al princo August, filo de la palatina grafo Philipp Ludwig: „… Mi faras mian kiel eble pley Bonan ankauw che chi tiu Lerneyo …"[3] Samtempe ekzistis libera tablo por Jacob Paix ĉe gymnasium illustre.[4] Estas eraro, ke Paix ricevis kiel „succentor" (vickantoro) la trian instruistan postenon ĉe la palatingrafa gymnasium illustre..[5] La por tio ebla fonto rilatas sur la filo de Paix, Jacob Paix la juna (1578-1634).[6] Li estis la plej aĝa de dek gefiloj, kiujn la geedzoj Paix baptigis en Lauingen..[7] Plurfoje Paix estis devigata, peti la konsilantaron de Lauingen kaj palatinan grafon August zu Neuburg pri mono kaj naturaĵoj por si kaj sia familio, „… char mi aliflanke dum chi tiu vintro, ye la eta salayro kaj ege grava inflatsio devus morti pro malsato.[6].[8]

En 1601 li ricevis pli bone salajratan postenon kiel evangelia kortegorgenisto en Neuburg an der Donau, rezidejo de la duklando Pfalz-Neuburg. Tie li ankaŭ responsecis por la figura muziko, estris la palatingrafan instrumentan kapelon kaj krome faris kancelariajn servojn.

Palatina grafo Wolfgang Wilhelm en 1613 i.a. pro politikaj kialoj transiris al la katolika konfesio. Sur tio kaj sur perdiĝinta fonto de 1623 Alfred Einstein fondis en esploro pri italaj muzikistoj ĉe la kortego de la Wittelsbacher de Neuburg (1907/1908) sian opinion, ke Paix, kiu persiste anis la luteranismon kaj verŝajne ne plu kontentigis la italan muzikguston de la duko, devis forlasi Neuburg. Li serĉis evangelan regionon, atingante verŝajne al Hilpoltstein, kie li mortis en 1623.[9]
Ĉi tiu urbo nur kadre de la kontraŭreformacio ek 1627 devis denove fariĝi katolika. La palatingrafa flanklinio rezidanta en Hilpoltstein ankaŭ post 1627 restis evangela – kun ĝi la dungitaro, al kiu eble apartenis Jacob Paix. Jacob Paix mem ne estas dokumentita en Hilpoltstein. Lia filo Johann Christoph Paix (1603-1645) tamen la 1-an de junio 1631, do nur post la supozebla morto de Jacob Paix, ekdeĵoris kiel secretarius ĉe la palatina grafo de Hilpoltstein, Johann Friedrich. Liaj aktivecoj ne povas estis konsiderataj kiel nerekta pruvo por la restado de Jacob Paix en Hilpoltstein.[10]

Plej aktualaj esploroj povis nek konstati nek malkonstati la restadon kaj morton de Paix en Hilpoltstein. La plej posta fonto de 1617 eĉ ne konigas, ĉu Jacob Paix vivis ankoraŭ post 1616.[11]

Muzikhistoria graveco

Jacob Paix (1556-1623?) (Hrsg.)
Ein gůter newer Teu.Tantz
Tabulatur 1583
Anhören

Jacob Paix malpli gravas kiel komponisto ol plie kiel kolektanto de plejparte fremdaj muzikpecoj de sia epoko, kiujn li ĉefe publikigis en tabulaturlibro:

Bela utila kay uzebla Orgena Tabulaturlibro. En Tiu kelkay el la famaj Kompozitsiistoy, bonegay Motetoy. Kun 12.6.7.6.5. kaj 4 Vochoy elektitay / Tiuy ĉi kompozitsiitay por chiuy distingitay Festoy de la tuta Jaro / kay kompozitsiitay ankaŭ por Xoro. Finfine ankaŭ multnombro el la pley belay kantoj / Pass è mezzo kaj Dantsoy / Chiuy kolorigitay per granda diligentetso. Por fidinda Servo al la Amantoj de chi tiu Arto propramane korektitay kay permesatay al Presado. De Jacobo Paix Augustano, tiu-Tempe Orgenisto je Lauingen, Lauingen 1583.

En ĉi tiu kaj en siaj tabulaturoj de 1589 montriĝas, ke Paix ja estis malfrua, sed eminenta kolorigisto kaj sperta kolektanto. Li disponigis per siaj aranĝadoj al la muzikaj amatoroj kaj ekleziaj orgenistoj profilon de la siatempa kaj ĝis 100 jarojn reira historia instrumenta kaj voĉkanta muzikoj – ekde popularaj dancoj ĝis strikte polifoniaj komponaĵoj – por la hejma muzikado sur klavarinstrumentoj kaj por la liturgia kaj liturgie libera ludado sur preĝeja orgeno.[12] En siaj tabulaturoj Paix uzis la puran literskribon de la „nova germana orgentabulaturo". Tiu ĉi ja estis iom longan tempon en uzo, tamen ĝi povis nur ekde la mezo de la 16-a jarcento venki la „malnovan germanan orgentabulaturon" kun literskribo kaj mezura supravoĉo sur notlinioj.

Kelkaj el la dancoj tabulaturigitaj de Paix estis transskribitaj ekde la dua duono de la 19-a jarcento kaj plurfoje enigitaj en kolektlibrojn.[13] Johannes Brahms okupiĝis kritike kun la tabulaturoj.[14] Kelkaj pecoj eniris la popmuzikon.

Verkoj

Voĉkanta muziko

  • Missa ad imitationem mottetae „In illo tempore" Ioan. Moutonis 4V., 1584
  • Parodia Mottetae „Domine de nobis aŭilium", Thomas Crequilonis 6V., 1587
  • Zway neue teutsche Liedlen 4V., o.J.

Instrumenta muziko

  • 6 propraj verkoj en: Ein Schön Nvtz- und Gebreüchlich OrgelTabulaturbuch, Lauingen 1583

Eldonoj

  • Ein Schön Nvtz- und Gebreüchlich OrgelTabulaturbuch, Lauingen 1583
  • 1 Werk in Selectae, artificiosae et elegantes fugae, 1587
  • Missa helveta, 1587 oder 1590, verschollen
  • Liber fugarum, 1588, verschollen
  • Thesaurus motetarum […] in diese […] Tabulatur gebracht von Jacobo Paix, Strbg. 1589

Skriboj

  • Kurtzer Bericht auß Gottes Wort und Kirchen-Historien von der Music, 1589
  • Ein christliche Gesang, 1593, verschollen

fontoj

  1. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 24ff
  2. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 37ff u. S. 115ff
  3. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 111 u. 196f
  4. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 20f
  5. Michel Zywietz: Jakob Paix, in MGG, Personenteil Bd. 12, Kassel - Stuttgart 2004, Sp. 1580
  6. 6,0 6,1 Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 23
  7. PfarrA Lauingen, Taufmatrikel Bd. 1 und 2
  8. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 44ff
  9. Alfred Einstein: Italienische Musiker am Hof der Neuburger Wittelsbacher 1614-1716. In: Sammelbände der IMG, 9. Jg. (1907/1908), S. 336-424
  10. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 214ff
  11. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 51ff
  12. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 76
  13. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, S. 2ff
  14. Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer, Schrobenhausen 2006, Tafel 4

Literaturo

  • Manfred Schuler: Das Orgeltabulaturbuch von J. Paix. Diss., Freiburg i. Br. 1958
  • Reinhard H. Seitz (Hrsg.): Jacob Paix d. Ä. : (1556 - nach 1616); Organist - Komponist - Orgelbauer. Schrobenhausen 2006
  • Sherry Rudolph Seckler: The Jakob Paix Tablature of 1583: A Discussion, Translation and Transcription of Its Contents. Ph.D. Performance, University of Iowa
  • Michel Zywietz: Jakob Paix. In: MGG, Personenteil Bd. 12, Kassel - Stuttgart 2004

Eksteraj ligiloj