Jacob do Bandolim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob do Bandolim
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1918 (1918-02-14)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 13-an de aŭgusto 1969 (1969-08-13) (51-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo mandolinisto • komponisto
vdr

Jacob do Bandolim (naskiĝinta la 14-an de februaro 1918 in Rio-de-Ĵanejro; mortinta la 13-an de aŭgusto 1969 samurbe), realnome Jacob Pick Bittencourt, estis brazila mandolinisto kaj komponisto. Lia artista nomo deduktiĝas de la mandolino, kiu en la portugala lingvo nomiĝas bandolim.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jacob do Bandolim estis la ununura filo de apotekisto Francisco Gomes Bittencourt kaj Rackel Pick, kiuj estis de pole aŭ ruse juda deveno. Post unuaj muzikaj elprovoj per violono kaj buŝharmoniko li malkovris kiel junulo la mandolinon kiel sian instrumenton. Meze de la 1930-aj jaroj li jam akompanis famajn muzikistojn kiel Noel Rosa en la radio. Krom sia agado kiel muzikisto li laboris kiel vendisto, apotekohelpisto, asekuro-makleristo, komercisto kaj kiel polico-sekretario. Pro sia financa sendependeco li povis libere komponi kaj fari sian muzikon. En 1940 li geedziĝis kun Adylia Freitas, kun kiu li tenis du gefilojn: Helena und Sérgio Bittencourt.

Malkontente kun sia rolo kiel akompanmuzikisto li surdiskigis en 1947 la ĉoron Treme Treme, kaj konfirmis, kion jam Luperce Miranda estis montrinta: ankaŭ mandolino bone taŭgas kiel soloinstrumento. Lia dua sukceso kiel mandolinisto estis Flamengo, ĉoro de Bonfiglio de Oliveira. Dum la paso de la jaroj li komponis multajn sukcesajn pecojn kiel ekzemple la faman Doce de Coco. Krom tio Jacob do Bandolim estis nelacigebla kolektanto de muzikaj trezoroj, kiuj nun troviĝas en la Museu da Imagem e do Som en Rio-de-Ĵaneiro.

Verkselekto[redakti | redakti fonton]

  • A ginga do Mané
  • Alvorada
  • Assanhado
  • Benzinho
  • Biruta
  • Bola Preta
  • Bole-bole
  • Bonicrates de muletas
  • Buscapé
  • Cabuloso
  • Carícia
  • Choro de varanda
  • Ciumento
  • Cristal
  • De Limoeiro a Mossoró
  • Diabinho maluco
  • Doce de coco
  • Dolente
  • Encantamento
  • Entre mil! ... você!
  • Eu e você
  • Falta-me você
  • Feia
  • Feitiço
  • Forró de gala
  • Gostosinho
  • Implicante
  • Isto é nosso
  • Mágoas
  • Meu segredo
  • Mexidinha
  • Migalhas de amor
  • Mimosa
  • Nego frajola
  • Noites cariocas
  • Nosso romance
  • Nostalgia
  • O vôo da môsca
  • Pé de moleque
  • Por que sonhar?
  • Remeleixo
  • Reminiscências
  • Rua da Imperatriz
  • Sai do caminho
  • Saliente
  • Salões imperiais
  • Santa morena
  • Sapeca
  • Saudade
  • Sempre teu
  • Simplicidade
  • Tatibitate
  • Toca pro pau
  • Treme-treme
  • Um bandolim na escola
  • Vale tudo
  • Vascaíno
  • Velhos tempos
  • Vidinha boa

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]