Jacqueline Kennedy Onassis
El Vikipedio
| Jacqueline Kennedy Onassis | |
Jacqueline Kennedy en Blanka Domo (1961) |
|
| En funkcio: 20-a de januaro 1961 – 22-a de novembro 1963 |
|
| Antaŭulo | Mamie Eisenhower |
|---|---|
| Sekvanto | Lady Bird Johnson |
|
|
|
| Naskiĝo | 28-an de julio 1929 |
| Morto | 19-an de majo 1994 |
| Nacieco | usonanino |
| Edzo/ino | John F. Kennedy (murdita) Aristoteles Onassis |
| Profesio | ĵurnalistino |
Jacqueline Lee Bouvier KENNEDY ONASSIS (naskiĝis la 28-an de julio 1929 en Southampton, Nov-Jorkio, kiel Jacqueline Lee BOUVIER; mortis la 19-an de majo 1994 en Novjorko) estis usona ĵurnalistino kaj edzino de la 35-a prezidanto de Usono, John F. Kennedy kaj do unua damo de Usono de la 20-a de januaro 1961 ĝis la 22-a de novembro 1963
Dum sia dua edzeco kun la greka ŝipposedanto Aristoteles Onassis, la amaskomunikiloj donis al ŝi la kromnomon Jackie O. Li famiĝis pro tiu edziĝo al Jacqueline Kennedy en 1968 post granda kritiko de la publika opinio, kiu konsideris ne tre taŭga la forgeson de la politikaj idealoj de la eksedzo antaŭ la riĉo de la nova edzo.