Lorjak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jacques-Louis Mahé)
Lorjak
Persona informo
Naskonomo Louis Pierre Joseph Mahé
Aliaj nomoj Lorjak
Naskiĝo 18-an de aprilo 1912 (1912-04-18)
en Nanto
Morto 4-an de aŭgusto 1992 (1992-08-04) (80-jaraĝa)
en Ivry-sur-Seine
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Mahé en kameo (epizoda apero) de sia fama E-parolata filmo Angoroj (ĉ. 1963)
Tomboŝtono de Lorjak en la apudpariza tombejo de Vitry-Petit-Vitry
Kovrilpaĝo de Lorjak: Mariagnes; Hungara Esperanto-Asocio, 1986
Kovrilpaĝo de Lorjak: Iluzioj; Hungara Esperanto-Asocio, 1982

Jacques-Louis MAHÉ, pseŭdonime Lorjak (naskiĝis la 12-an de Aprilo 1912, mortis la 4-an de Aŭgusto 1992 en Parizo) estis franca esperantisto, reklamfotisto, filmisto kaj verkisto.

Li esperantistiĝis en 1932. Profesia fotisto, li estis altirita de filmado kaj fariĝis pioniro de la Esperanta filmo. En 1937 li prezentis sian senparolan E-propagandan verkon Antaŭen (1936) en la internacia konferenco Esperanto en moderna vivo. Antaŭen surekranigas absurdaĵojn okazantajn pro lingva nescio en fremda lando, kaj roligas multajn anojn de la tiama pariza grupo. El ili Mahé aparte bone kunlaboris post la milito kun sia amiko Pierre Petit, prezidanto de la franca asocio.

En 1963 li produktis la unuan kaj ĝis nun unusolan - origine Esperantlingvan longdaŭran fikcian filmon: la unuhoran Angoroj. La ĉefrolantoj estis aktoroj de la Internacia Arta Teatro, Jana Ravšelj, Marc Darnault kaj Srdjan Flego; en epizodaj roloj aperis Raymond Schwartz, Roger Bernard, Jean Thierry, Michel Duc Goninaz kaj aliaj. Tiu ĉi prikrima - sed Schwartz-e humura - filmo, kiu okulume aludas al esperantistoj kaj esperantaĵoj, estis aprezata en diversaj kongresoj kaj eldonita sur vidbendo de LF-koop. Lian ŝaton al filmoj atestis liaj regulaj filmrecenzoj en Franca Esperantisto sub la vortluda pseŭdonimo A. Mickey via.

La alia duono de Mahé estis la verkista, kiun li kaŝis per la pseŭdonimo Lorjak. Liaj aperintaj romanoj kaj novelaroj montras lin ne nur la plej inda heredanto de la Schwartz-a humuro kaj vortludemo, sed ankaŭ proprastila kreanto de ekscitaj intrigoj kaj amanto de Parizo. Liaj verkistaj kvalitoj kulminas eble en Regulus, longa aventur-romano pri la Parizo de la 17-a jarcento.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Lorjak: Eŭlalia; Hungara Esperanto-Asocio, 1982