Jacques Arsène d'Arsonval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arsonval.jpg

Jacques Arsène d'ARSONVAL estas franca medicinisto, biologo, fizikisto kaj inventisto. Li naskiĝis en La Porcherie (departemento Haute-Vienne) la 8-an de junio 1851 kaj mortis samloke la 31-an de decembro 1940. Li aplikis altfrekvencajn kaj altintensajn fluojn al medicino por produktado de varmo(arsonvalizado, aŭ diatermio) kaj perfektigis la galvanometron. Li estris, de 1882 ĝis 1910, la laboratorion de biofiziko en la Kolegio de Francio, en Parizo, kaj poste, ĝis 1931, estis la direktoro de ĝia nova centro en Nogent-sur-Marne. Jam en 1881, li skizis la teoriajn bazojn de Marovarma centralo. Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperantista, kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.