Jacques Cartier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Cartier
Portreto de Jacques Cartier farita en 1854 de Théophile Hamel (1817-1870)
Portreto de Jacques Cartier farita en 1854 de Théophile Hamel (1817-1870)
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1491 (1491-12-31)
en Saint-Malo,  Duklando de Bretonio
Morto 1-an de septembro 1557 (1557-09-01) (65-jaraĝa)
en Saint-Malo
Mortokialo pestotifo
Tombo Saint-Malo Cathedral
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Subskribo Jacques Cartier
Memorigilo Jacques Cartier
Familio
Edz(in)o Mary Catherine des Granches
Okupo
Okupo navigisto • esploristo • seafarer • inventistomaristopolitikisto
vdr
Bretona esploristo en Kanado
Bretona esploristo en Kanado

Jacques CARTIER (franca prononco [ʒak kaʁtje], aŭ en Esperanto Jakobo KARTIERO; naskiĝis la 31-an de decembro 1491 en Saint-Malo, mortis la 1-an de septembro 1557 en Saint-Malo) estis bretona esploristo. Por la franca reĝo Francisko 1-a, Jacques Cartier gvidis tri ekspediciojn celante malkovri pasejon al Katajo norde de Nova Mondo kaj trovi riĉaĵojn.

Jacques Cartier estis la unua eŭropano kiu priskribis kaj mapis[1] la Sankt-Laŭrencan Golfon kaj la bordojn de la rivero Sankt-Laŭrenco, kiun li nomis "La Lando de Kanadoj" laŭ la irokezlingvaj nomoj de la du grandaj setlejoj kiun li vidis ĉe Stadacona (Kebekurbo) kaj Hoĉelaga (Montrealo).[2][3][4][5]

La ekspedicioj de Jacques Cartier en la favora kunteksto de la 16-a jarcento.[6][redakti | redakti fonton]

Presita mapo de la 15-a jarcento.

La revo de la eŭropeanoj, la pliboniĝo de la marnavigiloj kaj la scioj koncerne la tuton de la planedo, la maljusta dispartigo de la mondo favorigis la malkovron de novaj landoj. La tuta Eŭropo frandis spicojn kaj revis pri pli da oro kaj pli da silko post la vojaĝoj de Marko Polo al Katajo.

La marnavigiloj pli kaj pli boniĝis. La maristoj povis uzi la kompason, la astrolabon. La arbalestreto ankaŭ nomata bâton de Jacob estis utila, kaj la posta steveno. Du mastoj kun kvadrataj veloj kaj latina velo malantaŭe eblis navigi laŭlonge de la marbordoj de diversaj kontinentoj dum malfaciloj en kiu ajn vetero. Presitaj maraj mapoj ekaperis fine de la 14-a jarcento. Pli kaj pli certiĝis, ke Tero estas sferforma. Pro la malĝustaj kalkuloj de Ptolemeo la maristoj opinias, ke Katajo estas proksima trans la mallarĝa Atlantiko.

Jam esplorvojaĝis por la reĝoj de Hispanujo kaj Portugalujo: Kristoforo Kolumbo, Vasco da Gama, Amerigo Vespucci, Magelano. En 1494, la papo Aleksandro la 6-a dispartigis la mondon inter la hispanoj kaj la portugaloj je la Traktato de Tordesillas. Kaj tuj komencis marĉasadoj kontraŭ la fremdaj entruduloj. La francoj ne plu povis atingi Katajon laŭ la suda vojo, restis nur elektebla la norda vojo.

En 1528, Giovanni da Verrazano, enkuraĝigita de Francisko la 1-a ekvelis por sia dua vojaĝo al Novlando, sed neniam revenis. En 1497, Giovanni Caboto malkovris Novlandon sed esploris nur la sudan parton de la lando.

La reĝo de Francujo preta subteni la projekton[redakti | redakti fonton]

Vojaĝo de Verrazano en 1524.

Post la traktato de Cambrai de la 5-a de Aŭgusto 1529, Francisko la 1-a rezignis siajn revojn pri Italujo. Li edziĝis kun la fratino de Karlo la 5-a. Pro tiu pacperiodo, li povis denove interesiĝi pri malkovrontaj landoj.

En 1532, venis en Bretonujon Francisko la 1-a por diskuti pri la kunligiteco de Bretonujo al Francujo. Li haltis por pilgrimi la 8-an de Majo en Monto Sankta Mikaelo. Tiun tagon, la promesplena kariero de Cartier komencis pro ties multaj konatuloj. La abato de la monaĥejo nomiĝis Jean le Veneur kaj estis ankaŭ ĉefpastro de Francujo. La financisto de la abatejo apartenis al la bofamilio de Cartier. Li estis laŭde rekomendita de Philippe Chabot, amiko de la reĝo.

Jean le Veneur promesis provizi monaĥojn el sia abatejo, kaj partopreni la elspezojn, se la reĝo fintraktos ekspedicion norde de Novlando. Cartier klarigis sian projekton kaj pruvis sian kapablecojn: li estis 41 jaraĝa, li jam spertis de longa tempo kiel marpiloto en Novlando kaj Brazilo.

En 1533, la papo Klemento la 7-a sekvante la konsilojn de la ĵus ordenita kardinalo Jean le Veneur, precizis en nova buleo, ke la dispartigo de la mondo koncernas nur la jam malkovrintajn landojn, ne la malkovrontajn landojn. Francisko la 1-a do ne plu timis pro puno de la papo, kaj permesis la ekipigojn de la velŝipoj. La mondo estos partigita inter 4 partoj: norde inter angloj kaj francoj kaj sude inter hispanoj kaj portugaloj.

Junaĝo de Jacques Cartier[redakti | redakti fonton]

Sankta Brendan de Clonfert, ankaŭ nomita la marnavigisto, en sia koraklo.
Mapo de Saint-Malo de la 18-a jarcento.

Jacques Cartier naskiĝis en 1491.[7]. Tiujare, Kristoforo Kolumbo pretiĝis por sia fama ekspedicio. Tiujare ankaŭ Anna de Bretonio edziniĝis kun Karlo la 8-a, reĝo de Francujo, kaj ekde tiu jaro, Saint-Malo fariĝis franca.

Cartier loĝis en modesta dometo ĉe la remparoj norde de la urbo, en la strato Buhen.[8] Tiu knabo estis filo de maristo. Li verŝajne aŭdis pri la fama marnavigisto sankta Brendan kaj ties nevo sankta Malo.

Li partoprenis plurajn fiŝkaptadojn en Novlando unue kiel ŝipknabo, poste kiel novico, poste maristo kaj fine piloto.[9] Li velŝipiris al Brazilo kun portugaloj.

Li edziĝis kun la filino de la konestablo de la urbo, Catherine des Granches en 1520 kaj tiel fariĝis eminentulo inter la burĝoj de Saint-Malo.

Unua ekspedicio 1534[redakti | redakti fonton]

Preparado de la unua ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Saint-Malo.

La reĝo elektis Saint-Malo kiel deirpunkto de la ekspedicio ĉar estis famaj ĝiaj pilotoj kaj ekipistoj.[10] Ankaŭ tie troviĝis spertaj maristoj, kiuj jam de multaj jaroj, eĉ sen mapoj, spertis fiŝkaptadon en Novlando.

La 31-an de Oktobro 1533, la admiralo Philippe Chabot permesis, ke Cartier ekipos velŝipojn. Kaj la 12-an de Marto 1534, Francisko la 1-a ordonis pagi por ekipi kelkajn velŝipojn de Bretonujo, "vers les îles Terres Neuves pour découvrir certaines îles et pays où l'on dit que doit se trouver grande quantité d'or" [11] (Traduko:"al Novlandoj por malkovri insulojn kaj landojn, kie, laŭdire, troviĝas granda kvanto da oro")

Tamen, estis malfacile dungi maristojn, ĉar la posedantoj de la velŝipoj nepre bezonis ilin por fiŝkapti moruon en Novlando, kiel ĉiujare. Sed la reĝo metis embargon sur la havenon kaj finfine ili kapitulacis.

Itinero kaj disvolviĝo de la unua ekspedicio[redakti | redakti fonton]

La 20-an de Aprilo ekvelis du ŝipoj kun 60 pasaĝeroj. Ili albordigis Novlandon, 20 tagojn poste, al Cap de Bonne-Vue (kabo Bonavista) en Novlando. La 21-an de Majo, en Rochers-aux-oiseaux (la nuna insulo Funk) la maristoj pafis aŭkojn por sia nutraĵo kaj ankaŭ blankan urson. Ili ankaŭ kaptis nordajn sulojn kiuj "mordent comme des chiens" (Traduko: mordas kiel hundoj).

La 27-an de Majo, ili alvenis al la markolo Belle-Isle inter Labradoro kaj Novlando. Cartier nomis tiun lokon Baie des Châteaux (golfeto de Kasteloj) ĉar la bordaj rokegoj similis al ruinigitaj kasteloj. Li ankaŭ flustris pri la marbordo de Labradoro "cette terre... que Dieu donna à Caïn" (Traduko: Tiun teron Dio donis al Kaino).

Glacio haltigis la ekspedicion. Cartier profitis de tiu paŭzo por priskribi per maraj mapoj la marbordojn, la insuletojn, la sablejojn kaj la profundejojn. Kiam la maro fariĝis denove navigebla, ili laŭiris laŭlonge de Labradoro kaj nomis la golfetojn, riverojn aŭ havenojn memore al bretonaj lokoj: Brest, Blanc-Sablon... En loko nomita Saint-Servan Cartier plantis la unuan krucon memore al la reĝo de Francujo.

La 15-an de Junio, okcidenten ili direktiĝis kaj albordigis insuleton, kie kreskis sovaĝa tritiko, vinberoj, fragoj. Tie ili vidis ursojn, vulpojn kaj rosmarojn. Cartier nomis tiun insuleton Brion nome de la admiralo Philippe Chabot, senjoro de Brion. Tiu insulo Brion situas en la Magdalen-Insuloj.

Kruco de Solidor, apud Saint-Malo, kopio de la kruco de Gaspé.
Insulo de Princo Eduardo.

La 30-an de Junio, en Île du Prince Edouard (Insulo de Princo Eduardo), ili miris pri cedroj, blankaj betuloj kaj salikoj. Tiuj arboj ne kreskis en Francujo. Subite, ili ekvidis indianon sur kanuo sed li forfuĝis. Cartier metis surteren zonon kaj tranĉilon kiel donacojn, sed li ne revenis. Tiel do estis nomita tiu kabo Cap du sauvage (kabo de la Sovaĝulo).

La 8-an de Julio ili esploris Baie des Chaleurs (Golfo de Chaleurs). Tien kunvenis multe da indianoj, kiuj boatis per arbŝelaj kanuoj. Ili estis Mikmakoj. Ili interŝanĝis varojn: peltojn kontraŭ aĵoj el fero, el vitraĵetoj kaj ruĝaj ĉapeloj. Ili donacis eĉ siajn vestojn kaj poste dancis tute nudaj.

La 12-an de Julio, norden ili ekvelis kaj tie renkontiĝis kun indianoj de alia tribo. Iliaj kapoj estis tonditaj. Restis nur longa hartufeto je la pinto. Ili estis Irokezoj.

Tie, en la nuna Gaspegio - Magdalena Insularo, sur monteto, Cartier starigis krucon je 10 metroj alta. Tio okazis la 24-an de Julio 1534. Li ornamis ĝin per tri lilioj kaj grifelis Vive le roy de France ! ( Vivu la reĝo de Francujo!). Kopio de tiu kruco staras sur rokego en la enfluejo de Rance.

La vorto gaspé originas el la Mikmaka lingvo kaj signifas fino de Tero.

La estro de la Irokezoj, kiu nomiĝis Donnacona ĉeestis, komprenis la celon de la ceremonio, kaj ekkoleris. Sed kontraŭ donacoj li estis pacigita. Du el la filoj de la estro, kiuj nomiĝis Domagaja kaj Taignoagni enŝipiĝis, kaj veturis ĝis Saint-Malo por atesti al la reĝo, ke la celo de la vojaĝo estis atingita.

Sekvoj de la unua ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Ĝi daŭris 4 monatojn kaj duono. Jacques Cartier ne trovis pasejon al Katajo, eĉ ne la eniron de la riverego Sankt-Laŭrenco. Li ne trovis riĉaĵojn. Sed li rilatis amike kun la loĝantaro de la malkovritaj landoj. Tuj post la albordiĝo al Saint-Malo, la indianoj parolis pri la mirindaĵoj de sia denaska lando, kaj la reĝo de Francujo promesis financi duan ekspedicion.

Dua ekspedicio 1535-1536[redakti | redakti fonton]

Preparado de la dua ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Memoraĵo pri la ceremonio de la 16-a de Majo 1534 en la katedralo de Saint-Malo.

La 30-an de Oktobro 1534, Philippe Chabot ordonis " au capitaine et pilote maître Jacques Cartier de Saint-Malo...conduire trois navires équipés pour quinze mois... terres à découvrir " (Traduko: la kapitanon kaj piloton Mastro Jacques Cartier de Saint-Malo... ekipi tri velŝipojn por pasigi 15 monatojn... malkovrontaj landoj).

Cartier ekipis tri velŝipojn. Ili nomiĝis Grande-Hermine, Petite-Hermine kaj Emerillon, pro la ermeno, kiu estas la emblemo de Bretonujo. Emerillon estis tre eta ŝipo. Ĝi kapablus transiri Atlantikon sed ankaŭ laŭiri longe la mallarĝaj riveroj. Cartier dungis 110 maristojn, plurajn nobelojn, du pastrojn, unu kirurgon kaj unu apotekiston. La du indianoj Domagaja kaj Taignoagni nun kapablis paroli france kaj do, kapablos traduki la lingvojn.

La 16-an de Majo, festotago de Pentekosto, la ŝipanaro iris al la preĝejo por konfesi kaj ricevi la benon de la episkopo. En la katedralo de Saint-Malo, estas videbla la slabo, sur kiu Cartier genuiĝis tiun tagon.

Citaĵo
 dimenche jour et feste de la Penthecoste seziesme jour de May, en lan mil cinq cens trente cinq du commandement du cappitaine et bon vouloir de tous, chascun se confessa, et receusmes tous ensemblement nostre createur en lesglise cathédrale de sainct Malo. Apres lequel avoir reçu, feusmes nous presenter au cueur de ladicte eglise, devant reverend pere en Dieu monsieur de sainct Malo, lequel en son estat episcopal nous donna sa benediction.[12] 

La 19-an de Majo okazis la tagfesto de Sankta Ivo, patrono de la bretonoj, kaj estis favora la vento. La ŝipoj ekvelis.

Itinero kaj disvolviĝo de la dua ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Itinero de la dua ekspedicio.

Malkovro de la riverego Sankt-Laŭrenco[redakti | redakti fonton]

La 7-an de Julio, Grande-Hermine albordigis Rochers-aux-oiseaux (nuna insulo Funk) por provizi pri viando.

La 10-an de Aŭgusto Cartier skribis pri la golfo "nous trouvasmes une moult belle et grande baye, plaine d’ysles et bonnes entrees" (Traduko «ni trovis ege belan kaj grandan golfon, plenan je insuloj kaj bonaj eniroj»). Li nomis la golfon Golfo Sankt-Laŭrenco pro la tagfesto de tiu sanktulo.

La 15-an de Aŭgusto, ili albordiĝis sur la insulo, kiu nomatas hodiaŭ Antikostio. Cartier nomis ĝin Île de l'Assomption, (la insulon de Assomption, de la Ĉieliro -de la Virgulino-).

Rivero Saguenay, enflurivero de Sankt-Laŭrenco.

Poste ili alvenis je la enfluejo de la rivero Saguenay, kiu kondukis al lando plena je riĉaĵoj. La vorto Saguenay signifas en indiana lingvo la loko el kiu eliras akvo. La legendo pri tiu lando estis rakontita de Donnacona. Bedaŭrinde, necesus barkoj por iri almonten. Cartier komprenos poste, en la tria ekspedicio, ke prefereblos atingi tiun regionon per alia rivero almonte de Hochelaga, nome la rivero Otavo.

Malkovro de Stadacona, la estonta Kebeko[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo nomita Stadacona, (nuntempa Kebeko), la estro de la vilaĝo, nome Donnacona, ĝojis revidi siajn du filojn. Kiam Donnacona parolis pri sia vilaĝo, li pronuncis la vorton Kanata, sed Cartier opiniis, ke temis pri la nomo de la vilaĝo. De tio devenas la nomo de la lando Kanado. La vorto Stadacona originas el la lingvo de Algonkinoj kaj signifas kruda deklivo.

Por pasigi la vintron Cartier elektis ŝirmitan lokon ĉe la enfluejo de rivero Sainte-Croix, nun nomita Saint-Charles. (Fakte oni scias nun, ke tio ne estas aparta rivero, sed nur brako de la riverego Sankt-Laŭrenco). Li planis iri de tie almonten ĝis Hochelaga, la vilaĝo pri kio parolis la indianoj. HochelagaOsheaga en la lingvo de Irokezoj signifas rapidfluoj. La grundo ŝajnis fekunda kaj la rilatoj agrablaj kun la Irokezoj.

La 19-an de Septembro 1535, dum cent homoj restis por konstrui domojn kaj ĉirkaŭan palisaron, 50 aliaj ekvelis kun Emerillon. La vojaĝo senĝene pasis. La loĝantaro de la preterpasintaj vilaĝoj donacis peltojn kontraŭ kolĉenoj aŭ ĉapeloj. La pejzaĝoj estis mirindaj.

La 28-an de septembro, ili alvenis je lagego, nun nomata Lago Saint-Pierre. Sed ne plu eblis antaŭeniri per Emerillon pro malalta akvo. Ili do boatis per ŝalupoj almonten.

Malkovro de Hochelaga, la estonta Montrealo[redakti | redakti fonton]

Hochelaga meze de la riverego Sankt-Laŭrenco.
Parko Cartier-Brebeuf apud la rivero Saint-Charles.

Kaj fine, la 2-an de Oktobro, ili albordiĝis en la regiono de Hochelaga. Mil indianoj venis por bonvenigi ilin borde de la rivero, kaj kondukis Cartier kaj 20 maristojn ĝis sia vilaĝo, 8 kilometrojn internen de la teroj. Ili trairis ebenaĵon kovrita de maizo kaj iom fore elstaris monteto, kiun Cartier nomis Mont-Royal (la nuntempa Montrealo). "Nous nommasmes la dicte montaigne le mont Royal." (Ni nomis tiun monton la Reĝa Monto, mont Royal, el kio Montrealo. [13]

La rondforma vilaĝo situis piede de la monteto. Ĝi estis ĉirkaŭita per du lignaj palisaroj. Interne staris 50 longaj domoj kun ronda tegmento el arbŝelo. De la pinto de la monteto, ili povis vidi la tutan valon de Sankt-laŭrenco. La estro de la Irokezoj klarigis, ke eblis ankoraŭ plisupren boati laŭ la rivero kaj, trans tri rapidfluoj, lagegon post tri lunmonatoj. Laŭ la diroj de la indianoj, almonte troviĝas oro, sed ankaŭ malamikoj agojuda, probable Algonkinoj.

En Hochelaga Cartier plantis sian trian krucon, nome de la reĝo de Francujo.

Vintro en Stadacone[redakti | redakti fonton]

Cartier decidis reveni por pasigi la vintron en Stadacone je la fortika vilaĝo, kiun li konstruigis. Tie situas nun la Parko Cartier-Brebeuf. Sed tre frue, ekde Novembro, la ŝiparo komprenis, ke ili ne antaŭvidis tiel malvarman klimaton. Nek sufiĉe da varmaj vestaĵoj, nek sufiĉe da viandoj ili provizis. Kaj baldaŭ ili malsaniĝis pro skorbuto, pro manko je freŝa nutraĵo enhavanta vitaminon C. Ankaŭ la filo de Donnacona malsaniĝis. Danke al infuzaĵo de folioj de okcidenta tujo (Thuja occidentalis), ili resaniĝis.

Reiro al Francujo[redakti | redakti fonton]

Frue printempe, estis planita, ke Donnacona kaj sep aliaj indianoj iros al Francujo por paroli pri la reĝlando de Saguenay, regiono plena je oro. Estis promesita, ke ili revenos la postan jaron.

Grande-Hermine sur la flago de Sankta-Piero kaj Mikelono.

La 6-an de Majo, nur du ŝipoj ekvelis. Jacques Cartier forlasis Petite Hermine, pro manko de maristoj. La 3-an de Junio, ili abordiĝis la insulojn Sankta-Piero kaj Mikelono. Memore al tio, sur la flago de Sankta-Piero kaj Mikelono estas desegnita Grande-Hermine. La 16-an de Julio ili albordiĝis al Saint-Malo

Sekvoj de la dua ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Cartier malkovris, ke Novlando estis insulo kaj li pruvis, ke la riverego estis navigebla laŭlonge de pli ol 700 kilometroj. Li konfirmis la posedaĵon de la franca teritorio per tiu tria kruco. Li komprenis, ke tiu grundo estas tre fekunda, li antaŭvidis eblan kolonion. Li ankaŭ certis ke la indianoj estis pretaj agnoski la Romkatolikan Eklezion. Li konsideris tiun popolon, kiel amikon, kaj li provis kompreni ties ligvon kaj morojn. Li skribis la signifon de multaj indianaj vortoj, 109 entute. [14]

Sed en Francujo neniu interesiĝis pri la malkovroj de novaj landoj, ĉar Francisko la 1-a, militis kontraŭ Karlo la 5-a kaj ne plu zorgis pri tiuj ekspedicioj. Tamen la 18-an de Junio 1538, la papo decidis pacperiodon de 10 jaroj kaj Francisko la 1-a planis novan ekspedicion.

Tria ekspedicio 1541-1542[redakti | redakti fonton]

Preparado de la tria ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Francisko la 1-a.

Cartier planis transiri akvofalojn, ekspluati minojn, eble batali kontraŭ malamikoj. Necesis do dungi metiistojn, lignaĵistojn, masonistojn, arbohakistojn, ŝnurfabrikistojn, plugistojn... entute preskaŭ 400 personojn. Laŭ la projekto, eta kolonio estos uzata kiel elirbazo al pli longaj ekspedicioj interne de la lando.

La celo devis nepre esti nur religia, laŭ la diro de la reĝo «por la disvastigado de nia katolika kredo». Se ne tiel estis, Karolo la 5-a petos de la papo, ke li malpermesos tion. Fakte Francisko la 1-a bezonis oron kaj arĝenton.

Li elektis Roberval por anstataŭi Cartier kiel piloton kaj Jacques Cartier fariĝis nur helpanto. Ankoraŭ pli malfacile ol dum la unua fojo spertis la dungado de metiistoj. Estis enŝipigitaj proviantoj por tri jaroj, kaj ankaŭ 20 bovinoj, 4 virbovoj, 100 ŝafoj, 10 porkoj, kiuj espereble multiĝos. Ĉar Cartier estis preta antaŭ Roberval, li ekvelis la unua kun 5 ŝipoj kaj proviantoj por 2 jaroj. La indianoj, kiujn Cartier veturigis en Francujon antaŭ 5 jaroj estis jam mortintaj.

Disvolviĝo de la tria ekspedicio[redakti | redakti fonton]

La 23-an de Aŭgusto 1541, la kvin ŝipoj albordiĝis al Stadacone. La nova estro Agona bonvenigis ilin.

Cap-Rouge en nuntempa Kebeko.

Laŭlonge de la rivero Cap-Rouge, kvar kilometrojn almonte, sur monteto, Cartier konstruigis lignan fortikaĵeton por pasigi la vintron. Tie kreskis kverkoj, aceroj, cedroj, betuloj kaj hanneda, nome la blankaj cedroj, kiuj kuracas skorbuton. Estis planita, ke tiu fortikaĵo protektos alian, kiu estos konstruita borde de la rivero. La fortikaĵo estis nomita Charlesbourg-Royal, honore al Karlo la 2-a de Orleano, nome la tria filo de Francisko la 1-a. Sed Cartier estis maltrankvila pro la fakto, ke Roberval ne ankoraŭ prenumis rendevuon. La 2-an de Septembro, li do ekveligis du velŝipojn la Saint-Brieuc kaj la Georges al Francujo por rilati pri lia situacio.

Kaj la kolonianoj tuj plugis la grundon, konstruis la fortikaĵon. Sur akra deklivo, ili trovis ŝtonojn, kiuj brilis same kiel diamantoj. Piede de la monteto, ili trovis "minejon de la plej bona fero" kaj borde de la rivero, foliojn de oro tiel dikaj kiel ungoj. Cartier kaj la ŝiparo ne dubis, ke ili malkovris oron, diamantojn kaj feron. Li nomis tiun lokon Cap-Diamant. ILi plenigis 11 barelojn per folioj de oro kaj juvelŝtonoj.

Cap-Diamant en 1865.

Tamen, antaŭ ol reven-elŝipiri al Francujo, Jacques Cartier decidis kontroli ĉu pravaj estas la indianaj onidiroj pri oro en la regiono de Saguenay. Li bone sciis, ke tiu ekspedicio ne povos okazi antaŭ la posta printempo sed li deziris esplori la vojon antaŭ la vintro. En Charlesbourg restis lia bofrato Guyon de Granches. Cartier kaj kelkaj nobeloj kaj maristoj, per du barkoj, supreniris la riveregon. Kun 6 indianoj li provis transiri du el la rapidfluoj de Lachine, sed prokrastis transiri la ceterajn pro manko de materialo.

La rapidfluejoj de Lachine.

Ili do revenis al Stadacone por pasigi la vintron. Sed la rilatoj kun la indianoj pli kaj pli malboniĝis kaj 35 homoj estis mortigitaj de la indianoj dum la vintro. Estis urĝa reiri al Francujo. La 16-an de Aprilo, Roberval kaj Cartier renkontiĝis je Sankt-Johano en Novlando. Roberval ordonis al Cartier reiri al Charlesbourg, sed li rifuzis. Fakte Cartier ne amis Roberval pro ties kruelaj manieroj kontraŭ la ŝipanaro. Tio tamen aperis kiel grava eraro por la estonta kolonio, ĉar pro tiu malĉeesto, la ekspedicio de Roberval fiaskis.

Sekvoj de la tria ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Fakte, la ŝtonoj estis nur kvarco kaj la oro pirito. De tiu tempo, la korteganoj de la reĝo kutimis diri «falsita kiel la diamantoj de Kanado!». Sed en Saint-Malo neniu mokis pri li kaj ĉiuj afable salutis lin.

Pli ol 50 jaroj poste, Champlain finos la esploradon de Kanado kaj fondos Kebekon en Nova Francio.

Pro seniluziiĝo, la reĝo seninteresiĝis pri Kanado, kaj ankaŭ pro la fakto, ke ekde 1542 rekomencis la milito inter Hispanujo kaj Francujo.

Fino de la vivo[redakti | redakti fonton]

Monumento al Jacques Cartier en Parizo.
Kastelo de Limoelou apud Saint-Malo.

Jacques Cartier emeritiĝis en sia kastelo de Limoëlou apud Saint-Malo kun sia edzino Catherine. Li preparis la vojon por estontaj esploristoj, ĉar li skribis pri siaj vojaĝoj. Li helpis multajn pilotojn desegni mapojn. En 1550 li konsilis Sebastian Caboto.

François Rabelais vizitis lin por eklerni kelkajn marvortojn. Tiu verkisto de Pantagruel tralegis la rakontojn de la vojaĝoj, kaj plurfoje aludis pri kelkaj eventoj.

Cartier mortis pro pesto la 1-a de septembro 1557, kaj estis entombigita en la katedralo Saint-Vincent de Saint-Malo. Lia edzino mortis 15 jarojn poste. Li ne havis infanojn, sed estis elektita kiel baptopatro de 73 infanoj de Saint-Malo!

Pro la malkovro de homoj laŭ aspekte tute malsamaj, nova pensmaniero aperis pri la temo de la nobla sovaĝulo. Cu Paradizo aŭ ĉu Infero estis tiuj landoj, kie homoj vivis tute nudaj? Ĉu tiuj sovaĝuloj estis bonaj aŭ malbonaj? Michel de Montaigne, Rousseau kaj filozofoj de Renesanco verkis pri tiu temo. Kaj en la estonteco tiu afero ludos gravan rolon en la progreso de la lukto por la egaleco de ĉiuj homoj.

La verkaĵo de Jacques Cartier[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Hochelaga desegnita en la libro de Ramusio.

La rakonto pri la unua vojaĝo estis tradukita de Giovanni Battista Ramusio kaj eldonita en 1556 en Venecio, el tiu lingvo tradukita france kaj eldonita en Rouen en 1598. La kopio de la manuskripta verkaĵo estis eldonita en Parizo en 1867.

Pri la dua vojaĝo la Nacia Biblioteko de Francio havas tri manuskriptojn, sed neniu scias kio estas la originala teksto. Ekde 1863, en la Brita Muzeo, estis verkaĵo «Brief Récit» eldonita en 1545 kaj konsiderata kiel la originala teksto.

La verkaĵo pri la tria vojaĝo estis trovita en Parizo en 1583, sed poste malaperis. Ĝi tamen estis tradukita angle kaj eldonita en 1600.

La malkovro de tiu nordokcidenta pasejo[redakti | redakti fonton]

En 1490 la marnavigisto Giovanni Caboto esprimis la hipotezon de nordokcidenta pasejo.

Dum la 300 sekvantaj jaroj multaj esploristoj serĉis la vojon.

Fine la esploristo Roald Amundsen sukcesis trovi ĝin, sed jam en la 20-a jarcento, nome inter 1903 et 1906.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liaj mapoj estas perditaj sed referencitaj en letero de lia nevo Jacques Noël, datita en 1587 kaj presita de Richard Hakluyt kun la Relation de la tria vojaĝo de Cartier, en The Principall Navigations [...], London, G. Bishop, 1600.
  2. “Cartier, Jacques”, The Canadian Encyclopedia.
  3. Jacques Cartier en la Encyclopædia Britannica.
  4. Exploration — Jacques Cartier. The Historica Dominion Institute. Alirita November 9, 2009.
  5. “Jacques Cartier”, The Catholic Encyclopedia.
  6. Yves Jacob: Jacques Cartier Ed. L’ancre de marine 2000
  7. Caroline Montel-Garnisson: Cartier au pays de Canada eld. Gallimard 1985
  8. Dan Lailler: Jacques Cartier, Lestr Jakez Kaster Eld. Berger-Levrault/An here 1984
  9. Des repères pour le patrimoine de la bretagne CRDP de Bretagne 1998
  10. Joël Cornette, Histoire de la Bretagne et des Bretons eld. Seuil 2005,
  11. Lescarbot Histoire de la Nouvelle France 1609
  12. Dimanĉe kaj feste de Pentekosto en la 16-a de Majo de 1535 estre de la kapitano kaj bonvole, ni konfesis kaj ricevis nian kreinton (komunio) en la katedralo de SM, [1]
  13. (citaĵo de de Bref Récit)
  14. (Ekzemploj en Bref Récit) Les jambes (kruroj) Agouguenehonde, Les piedz (piedoj) Onchidascon, Les mainz (manoj) Aignoascon

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]