Jacques Chirac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacques Chirac
Jacques Chirac

En funkcio:
17-a de majo 1995 – 16-a de majo 2007
Prezidanto de registaro Alain Juppé, Lionel Jospin, Jean-Pierre Raffarin, Dominique de Villepin
Antaŭulo François Mitterrand
Sekvanto Nicolas Sarkozy

Andora kun-princo
En funkcio:
17-a de majo 1995 – 16-a de majo 2007
Antaŭulo François Mitterrand
Sekvanto Nicolas Sarkozy

En funkcio:
27-a de marto 1986 – 10-a de majo 1988
Prezidento Francois Mitterrand
Antaŭulo Laurent Fabius
Sekvanto Michel Rocard

En funkcio:
27-a de majo 1974 – 26-a de majo 1976
Prezidento Valéry Giscard d'Estaing
Antaŭulo Pierre Messmer
Sekvanto Raymond Barre

Naskiĝo 29-a de novembro 1932
en Flago de Francio Parizo, Francio
Politika partio UDR, RPR, UMP
Edzo/ino Bernadette Chirac
Profesio Ŝtata okupito
Religio Romkatoliko
v  d  r
Information icon.svg

Jacques René Chirac [ʒak ʁəne ʃiʁak] (esperante Ĵak Rene Ŝirak)(* la 29-an de novembro 1932 en Parizo) estas franca politikisto, la franca prezidento de 1995 ĝis 2007, fondinto de la politika partio RPR. Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 2007, li krome estas dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio. Li estas edziĝinta kaj patro de 2 filinoj (Laurence kaj Claude). Jacques Chirac studis en la Ecole Nationale d'Administration (Nacia Administra Lernejo), do estas Enarko.

Lia patro Abel François Chirac (1893-1968) estis bank-dungito.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Jacques Chirac estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Koruptaj skandaloj[redakti | redakti fonton]

En 2005, lia siatempa adjutanto Roussin estis kondamnita al kvarjara malliberigo pro subaĉetado de politikaj partioj fare de firmaoj serĉantaj publikajn kontraktojn. 42 aliaj personoj ankaŭ estis agnoskitaj kulpaj.[1] En 2006, unu el liaj intimaj amikoj George Pérol, kaj 36 aliaj personoj estis kondamnitoj al malliberigo pro sistemeca korupto ĉe parizaj municipaj apartamentoj. Atestanto asertis, ke Chirac komprometiĝis en ĉi tiuj kontantaj pagoj. En 2003-2004, okazis laŭleĝa enketo pri kiel pli ol du milionoj da eŭroj da publika mono supoze estis elspezitaj de Chirac kaj lia edzino pro propraj elspezoj inter 1987 kaj 1995. Ĉi tiu kazo fine forfalis pro jura templimo. En 2006, la eksa estro de la partio RPR en Parizo kaj naŭ aliaj personoj estis juĝitaj kulpaj pri balotfraŭdo en la urbo dum la mandato de Jacques Chirac. Lia posteulo, Jean Tiberi, estis ankaŭ akuzita de tribunalo pli frue ĉi-jare pro balotfraŭdo. En 2007, Chirac mem atestis en unu koruptokazo, kie temis pri rilatoj al fikciaj laborpostenoj ene de la RPR, sed ne en Parizo.

Jacques Chirac havis imunecon dum li estis la franca prezidento inter majo 1995 kaj majo 2007. Unue li estis akuzita la 21-an de novembro 2007 por «misuzo de publika mono».[1]

La 30-an de oktobro 2009 franca tribunalo decidis plutrakti akuzojn pri misuzo de publika mono kontraŭ Jacques Chirac por la tempo kiam li estis urbestro de Parizo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. La tribunalo volas pli precize prienketi, ĉu Chirac eble sciis, ke 21 homoj estis pagitaj de la urbo por fikciaj laborpostenoj, dum ili efektive laboris por lia politika partio, la RPR. Enketistoj asertas, ke la fikciaj laborpostenoj estis disdonataj, kaj salajroj tial pagitaj, kiam Chirac estis en sia dua mandato kiel urbestro. Ili diris, ke la misuzado de publika mono daŭris dum la unuaj tri jaroj de la administro de lia posteulo, Jean Tiberi.[1]

La pariza publika prokuroro, Jean-Claude Marin, deklaris, ke ne estas akuzaĵo kontraŭ Chirac, kaj ĝi povas jam pledi la decidon. Se jes, tribunalo faros pliandecidon ene de unu jaro pri tio, ĉu daŭri la enketon. La oficejo de Jacques Chirac tuj diris, ke li restas «trankvila kaj preta montri, ke ne estis tielaj fikciaj laborpostenoj». Ankaŭ akuzitaj estas du liaj siatempaj urbestraj stabestroj, Michel Roussin kaj Rémy Chardon, kaj sep aliaj personoj.

Malgraŭ siaj laŭleĝaj problemoj, Jacques Chirac estas relative populara persono en Francio. Opinisondo en 2009 fare de la revuo Paris Match trovis, ke li estas la plej populara politikisto en la lando, kun 74 % de aprobo.[1]

Gravaj datoj[redakti | redakti fonton]

  • 1951, li eniras en Instituto de Parizo pri Politikaj Studioj Sciences Po
  • 1954, li eniras en Skolo Nacia de Administrado ENA
  • 1962, li laboras kun Georges Pompidou.
  • 1967, li estas balotita deputito kaj elektita subministro pri dungado.
  • 1974, li estas elektita ĉefministro de la prezidento Valéry Giscard d'Estaing.
  • 1976, li eksiĝas kaj fondas la RPR.
  • 1977, li estas balotita urbestro de Parizo. Li estas gardonta tiun postenon 18 jaroj.
  • 1981, li kandidatiĝas por la unua fojo al la prezidenta balotado. Li ricevas nur 18 % el la voĉoj.
  • 1986, RPR kaj UDF venkas la deputitaj balotado. Li iĝas ĉefministro de la socialisto François Mitterrand : unua t.n. kunvivado cohabitation).
  • 1988, li malvenkas la prezidentan balotadon : François Mitterrand estas reelektita.
  • 1995, li finfine venkas la prezidentan balotadon kontraŭ Lionel Jospin : li estas ricevita 52,6 % el la voĉoj.
  • 1997, li malfondas la Nacian Asembleon. Maldekstraj partioj gajnas la balotadon. Lionel Jospin iĝas ĉefministro.
  • 2002, li estas reelektita kiel prezidento kontraŭ Jean-Marie Le Pen (ekstrema dekstrulo) kun 82 % el la voĉoj.
  • 2003, li fariĝas populara en la araba mondo pro lia oponado kaj minaco de vetoo kontraŭ la iraka milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]