Jacques Offenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Offenbach
Persona informo
Naskonomo Jakob Eberst Offenbach
Naskiĝo 20-an de junio 1819 (1819-06-20)
en Kolonjo, Reĝlando Prusio,  Germana Federacio
Morto 5-an de oktobro 1880 (1880-10-05) (61-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj germanafranca
Ŝtataneco FrancioReĝlando PrusioGermanio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Subskribo Jacques Offenbach
Familio
Patro Isaac Offenbach
Edz(in)o Herminia de Alcain
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto • dirigentoimpresario
Verkoj The Tales of Hoffmann
Orpheus in the Underworld
vdr
Jacques Offenbach

Jacques OFFENBACH [ʒak ofenbax] (naskiĝis la 20-an de junio 1819 en Kolonjo, mortis la 4-an de oktobro 1880 en Parizo) estis franca komponisto kaj muzikisto. Li naskiĝis en Germanio, sed prenis la francan ŝtatanecon.

Li estas la aŭtoro de multaj komikaj operoj, operetoj: Orphée aux enfers (1858), La Belle Hélène (1864), La Vie parisienne (1866), kaj ankaŭ de unu fantazia opero "Les Contes d'Hoffmann" (La rakontoj de Hoffmann). Multaj el liaj verkoj estis satiroj pri la monduma socio de tiama Parizo.

Li reprenis en unu el siaj verkoj, "La Gaîté parisienne", la tiam furoran dancon "Cancan", kiun oni tiutempe ofte dancis en la klubo "Moulin Rouge".